1liturgi/o

liturgio

1.
KRI La ĉefa kristana diservo publika, entenanta eŭĥaristion: gravaj tradukaĵoj restis en manuskripto: ... Liturgio laŭ la ordo de s-ta Johano Orbuŝulo [1]; dekfoje en la jaro la ortodoksa eklezio servas la liturgion laŭ Bazilo la Granda.
Rim.: Tiun antikvan sencon uzas precipe la Orientaj eklezioj; la Okcidentaj pli ofte nomas sian liturgion meso.
2.
KAT Ĉia diservo: ĉar en la Meso, en la dono de la sakramentoj kaj en aliaj terenoj de la liturgio la uzo de la gepatra lingvo ne malofte povas esti tre utila por la popolo, estu permesite, doni al la gepatra lingvo pli vastan lokon [2].
3.
KAT Ritaro.
1. Enciklopedio de Esperanto, Ŝirjaev
2. d-ro György Jakubinyi: Antaŭparolo al „ Esperanto ‐ la nova latino de la Eklezio
angle:
liturgy
beloruse:
літургія
ĉeĥe:
bohoslužba, ceremonie, liturgie
ĉine:
祷告文式 [dǎogàowénshì], 禱告文式 [dǎogàowénshì], 圣餐仪式 [shèngcānyíshì], 聖餐儀式 [shèngcānyíshì]
france:
liturgie
germane:
Liturgie
hispane:
liturgia
hungare:
liturgia
itale:
liturgia
japane:
礼拝式 [れいはいしき], 典礼 [てんれい]
katalune:
litúrgia
nederlande:
liturgie
pole:
liturgia
portugale:
liturgia
ruse:
1. божественная литургия, обедня
slovake:
bohoslužba, ceremónia, liturgia
ukraine:
літургія, Служба Божа

administraj notoj