1Reformaci/o FK

Reformacio

HISKRI Granda religia kaj politika movado en la okcidenta kristanismo de la 16-a jarcento, kiun komencis la provoj de Lutero kaj poste Kalvino reformi la eklezion, el kiu estiĝis protestantismo: „Historio de la reformacio“ FK ; bizara epizodo okazis dum la epoko de Reformacio, kiam Skotlando akceptis la reformitan (presbiterianan) religion [1]; koncerne la Reformacion, Adriano postulis de Lutero senhezite rekoni la aŭtoritaton de la eklezio de Romo kaj de la papo [2]; jam antaŭ la epoko de Lutero, la ĉeĥa regiono estis la naskiĝloko de la estonta Reformacio [3].
1. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004/07, p. 22
2. Gerrit Berveling: La sola nederlanddevena papo, Monato, 2009/06, p. 22
3. Donald Broadribb: Prisilentita heroo, Monato, 2006/08, p. 27
angle:
Reformation
beloruse:
Рэфармацыя
ĉine:
宗教改革 [zōngjiàogǎigé], 宗教改革与更正教 [zōngjiàogǎigéyǔgēngzhēngjiào], 宗教改革與更正教 [zōngjiàogǎigéyǔgēngzhēngjiào]
france:
Réforme (rel.)
germane:
Reformation
hungare:
reformáció
japane:
宗教改革 [しゅうきょうかいかく]
katalune:
reforma
nederlande:
Hervorming, Reformatie
pole:
Reforamcja
ruse:
Реформация
ukraine:
Реформація

Kontraŭreformacio

HISKRI Movado de la 16a kaj 17a jarcentoj, kiu reage al la Reformacio redefinis kaj defendis katolikismajn doktrinon, riton kaj arton: alia ĉeftasko de la papoj estis plusubteni la kontraŭ-reformacion [4]; la ĉefpreĝejo[n] de la urbo konstruis la tiamaj protestantoj kaj en la epoko de kontraŭreformacio ĝin konfiskis la karintia katolika diocezo [5].
4. Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, Monato, 2004/04, p. 18
5. V. Ošlak: Kial mi forlasas..., 2006
beloruse:
Контрарэфармацыя
france:
contre-réforme
katalune:
contrareforma
nederlande:
Contrareformatie

administraj notoj