*prun/o
*pruno
↝ 
Frukto de prunujo, drupo flava, ruĝa aŭ violkolora, kun bona acideta aŭ dolĉa gusto: plej bonguste vaporis rostita ansero, farĉita per prunoj kaj pomoj [1]; sekigitaj prunoj, kiuj jam de sep jaroj kuŝas en la barelo, ĉe mi eĉ komizo ĝin ne volus manĝi [2]; la deserto estis ĉiam aŭ rabarbo kun kustardo (ovaĵo), aŭ sekaj prunoj kun kustardo (tradicia angla deserto, al kiu la filoj de la angla elito estas alkutimiĝintaj en la tiel nomataj publikaj – t.e. privataj – lernejoj) [3].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
3. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
3. Monato, Albisturo Kvinke: Lisuarte
- angle:
- plum, prune
- beloruse:
- сьліва (плод)
- bulgare:
- слива
- ĉeĥe:
- švestka, švestka (plod)
- france:
- prune
- germane:
- Pflaume
- hispane:
- ciruela
- hungare:
- szilva
- indonezie:
- prem
- katalune:
- pruna
- nederlande:
- pruim
- perse:
- آلوزرد، آلوچه، گوجه
- pole:
- śliwka
- portugale:
- ameixa
- ruse:
- слива
- slovake:
- slivka (ovocie)
- turke:
- erik
prunujo,
prunarbo
Fab1
↝
Specio de prunuso (Prunus domestica); arbo kulturata pro la fruktoj: ĝardeno, kiu havis en si unu prunarbon kaj unu pirarbon [4]; tie aŭ alie staris sola pomarbo aŭ prunarbo, sen tio oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno [5]; krom olivojn, la levensanoj kultivis aŭ rikoltis fruktarbojn: ĉefe vinberujo, figarbo, prunujo kaj ĉeri[z]arbo […] [6].
prunoj ĉe prunujo (Prunus domestica)
CC BY-SA 3.0 [7]
4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
6. Vikipedio, Levens
7. Yamamaya, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fruits_Prunus_domestica.jpg
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
6. Vikipedio, Levens
7. Yamamaya, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fruits_Prunus_domestica.jpg
- beloruse:
- сьліва (дрэва)
- bulgare:
- слива (дърво)
- ĉeĥe:
- švestka (strom)
- france:
- prunier
- germane:
- Pflaumenbaum
- hispane:
- ciruelo, pruno
- hungare:
- szilvafa
- katalune:
- prunera
- latinece:
- Prunus domestica
- nederlande:
- pruimenboom, pruimelaar
- perse:
- درخت آلوچه، درخت گوجه
- pole:
- śliwa
- portugale:
- ameixeira
- ruse:
- слива (дерево)
- slovake:
- slivka (strom)
administraj notoj
~ujo,
~arbo
:
Mankas verkindiko en fonto.