polariz/i

polarizi

(tr)
FIZ Filtri elektromagnetan ondon tiel, ke ĝi svingas nur en unu ebeno, eventuale rotacianta: la faka grupo Fotonica en la Universitato de Bruselo malkovris, [ke] grafeno povas polarizi lumon [1]; persatelite elsendas esperantlingvajn programojn […] Radio Vatikana en dimanĉo tra la satelito Eutelsat II F1, pozicio: 13 gradojn oriente kiel aŭda subportanto de MBC, 11,554 GHz per horizontala polarizado [2].
Rim.: Ne uzu la vorton en la senco dispartigi, skismigi, (dis)polusigi: politikistoj plifortigas la polarizon [3].
angle:
 to polarize (usone), polarise (brite)
beloruse:
 палярызаваць
ĉeĥe:
 polarizovat
france:
 polariser
germane:
 polarisieren
hungare:
 polarizál
katalune:
 polaritzar
nederlande:
 polariseren
pole:
 polaryzować
portugale:
 polarizar
ruse:
 поляризовать
slovake:
 polarizovať
ukraine:
 поляризувати

polariza

Rilata al polarizado; polarizanta: angulo inter polariza ebeno de la fonta radio kaj la optika akso [4]; la postaj, pli perfektaj telegrafoj uzis duoblokurentajn signojn, ki[o] signifas, ke ĉe la sendilo ŝanĝiĝis ankaŭ direkto de la kurento, la ricevilo devas esti polariza relajso [5].
angle:
 polarizing
beloruse:
 палярызацыйны, палярызавальны
france:
 polarisant
germane:
 polarisierend
hungare:
 polarizációs, polarizáló
katalune:
 polaritzat
pole:
 polaryzujący
ruse:
 поляризующий

polarizo

FIZ Fenomeno de polarizado: la polarizo de la lumo realigas rotacion proporcie al la komponanto de la magneta induk[t]denso rilatanta al la direkto, laŭ kiu disendiĝas la lumo [6]; studo pri polarizo, propagiĝo, 2-a harmono, parametra amplifilo, refrakto kaj sorbiĝo, polarizeblo, ktp. [7].
angle:
 polarization
beloruse:
 палярызацыя
ĉeĥe:
 polarizace
france:
 polarisation
germane:
 Polarisation
hungare:
 polarizáció
katalune:
 polarització
nederlande:
 polarisatie
pole:
 polaryzacja
ruse:
 поляризация
slovake:
 polarizácia
ukraine:
 поляризація

polarizilo

TEK Aparato, filtrilo por polarizi la lumon.
angle:
 polarizer
beloruse:
 палярызатар
ĉeĥe:
 polarizátor
france:
 polarisateur
germane:
 Polarisator, Polarisationsfilter
hungare:
 polarizátor
katalune:
 polaritzador
nederlande:
 polarisator
pole:
 polaryzator
ruse:
 поляризатор
slovake:
 polarizátor
ukraine:
 поляризатор

administraj notoj

~ilo: Mankas fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.