4podi/o JED
podio
- Planko altigita super la grundo en kunvenejo, spektaĵejo, prelegejo, sur kiu staras aŭ sidas la gvidantoj, alparolantoj, artistoj...; estrado: antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio [1]; li suriris la podion kaj diris: ĉiu, kiun oni kondamnis al la morto, havas la rajton paroli antaŭ sia fino, ĉu vi permesas tion al mi [2]? la primadono […] malleviĝinta sur podion, iom post iom ankaŭ forĵetis ĉiujn vestojn, krom arĝenta zoneto Metrop ; Nero ne havis simpation al Lannio, […] li elŝovis do la manon el la podio kaj turnis la grandan fingron al la tero [3]; post 1969 IAT ne aperis sur teatra podio antaŭ internacia publiko [4]. estrado, scenejo, soklo, tribuno
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:25
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fidela Johano
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LVI
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
- angle:
- podium, platform
- beloruse:
- подыюм, памост, падмосткі, эстрада
- ĉeĥe:
- podium, stupínek
- ĉine:
- 講臺 [jiǎngtái], 讲台 [jiǎngtái], 講壇 [jiǎngtán], 讲坛 [jiǎngtán], 主席台 [zhǔxítái], 主席臺 [zhǔxítái]
- france:
- estrade, podium
- germane:
- Podium, Podest, Estrade
- japane:
- 演壇 [えんだん], ひな壇 [ひなだん], 高座 [こうざ], ステージ [すてーじ], ひな壇式観覧席 [ひなだんしきかんらんせき]
- nederlande:
- podium
- pole:
- podium, podwyższenie
- portugale:
- pódio
- ruse:
- помост, подмостки, эстрада, подиум
- slovake:
- pódium, stupienok
- svede:
- podium
- ukraine:
- подіум, подій, поміст, підмостки, естрада
podia diskuto
- Publika diskuto de ekspertoj okazanta sur podio: la kunveno komenciĝis per podia diskuto „Lingvo – via homa rajto“ [5]; sekvis podia diskuto kun la prezidanto de UEA [6]. paneldiskuto
- angle:
- panel discussion
- beloruse:
- панэльная дыскусія
- germane:
- Podiumsdiskussion
- ruse:
- панельное обсуждение