*tribun/o UV

*tribuno

1.
Podio por oratoro: sur la tribuno por la Levidoj stariĝis Jeŝua, Bani, Kadmiel, […] kaj Kenani, kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio [1]; (figure) vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado Metrop ; (figure) ĉu oni laŭ vi povus do eviti la impreson, ke okcidentaj tribunoj de komunikiloj, aparte ekzemple la via, fakte tiamaniere provas mallumigi tiujn vidpunktojn de la vastaj araba kaj islama mondoj [2]? SIN:estrado
2.
Altigita galerio por eminentuloj en spektejo aŭ apud parado: la tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la arenon Metrop ; ĉe la centra punkto de la marŝejo, kvar ŝipoj estis aranĝitaj por formi kvadraton sufiĉe grandan por subteni larĝan kajon kun levita tribuno ĉe unu flanko [3].
Rim.: Malofte ankaŭ tribunuso, roma funkciulo, estas nomata tribuno.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:4
2. Al-Amily: Monato ne neŭtrala, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 6a
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Tria
angle:
tribune, podium, rostrum, speaker's platform
beloruse:
трыбуна
ĉeĥe:
tribuna
ĉine:
主席台 [zhǔxítái], 主席臺 [zhǔxítái], 講壇 [jiǎngtán], 讲坛 [jiǎngtán]
france:
tribune (podium)
germane:
Tribüne, Podium, Rednertribüne
hungare:
szónoki emelvény, pulpitus
japane:
演壇 [えんだん], 高座 [こうざ]
nederlande:
tribune
portugale:
tribuna
ruse:
трибуна
ukraine:
трибуна, поміст, кафедра

administraj notoj