*pip/o PV

*pipo

Aparato kun forneto por bruligi tabakon aŭ alian substancon, kaj tubo tra kiu oni enspiras la fumon: fumi pipon da tabako [1]; ĉe l' kamen' el pipo ringe, — fumon lasas mi [2]; mi volus elfumi pipon tie malsupre [3]; en unu mano li havas malgrandan tason, en la dua argilan pipon, li faras sapajn vezikojn [4]; fumi pipon de opio FdO ; [li] pip-en-mane gestis al mi, ke mi eniru [5]; li pipe montras la nefermitan pordon kaj la sinjorino transiras la sojlon [6]; la pipfumo estis densa ĉirkaŭ li [7]; [li] deprenis la pipkapoforman ĉapelon [8]; ĉu eble vi povas amike favori min per unu pipopleno [9]?
angle:
pipe
beloruse:
люлька, піпка
bretone:
korn-butun, korn (-butun)
ĉeĥe:
dýmka, fajfka, pípa
ĉine:
烟斗 [yāndǒu], 煙斗 [yāndǒu], 烟管 [yānguǎn], 煙管 [yānguǎn]
france:
pipe
germane:
Pfeife
hispane:
pipa
hungare:
pipa
japane:
パイプ, きせる
katalune:
pipa
nederlande:
pijp
pole:
fajka, lulka
portugale:
cachimbo, pito
rumane:
lulea
ruse:
трубка (курительная)
slovake:
fajka
svede:
pipa
ukraine:
люлька

pipi

Fumi tabakon aŭ aliaĵon per pipo: Nacko pipas [10].
10. K. Mikszáth, trad. J. Horvath: Fraŭlino el oro, 2002
beloruse:
курыць люльку
ĉine:
吸烟 [xīyān], 吸煙 [xīyān], 抽烟 [chōuyān], 抽煙 [chōuyān]
france:
fumer la pipe
germane:
Pfeife rauchen
pole:
fajkę palić
rumane:
fumează o pipă

akvopipo

Pipo en kiu fumo malvarmiĝas en akvujo antaŭ ol oni enspiras ĝin: kelkfoje, kiam ne haveblis pipo, mi improvizis akvopipon el plasta botelo kaj tubo de skribilo [11]; Ksajido ridetis kaj suĉis fumon el la serpentbuŝaĵo de sia akvopipo [12].
11. St.Pa.: 50a IS, diskutgrupo „kanabemuloj“, 2006-09-23
12. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Stelmonaĥejo
beloruse:
кальян
ĉeĥe:
vodní dýmka
ĉine:
水烟 [shuǐyān], 水煙 [shuǐyān], 水烟筒 [shuǐyāntǒng], 水煙筒 [shuǐyāntǒng], 水烟袋 [shuǐyāndài], 水煙袋 [shuǐyāndài], 笕 [jiǎn], 筧 [jiǎn]
france:
narguilé, pipe à eau
germane:
Wasserpfeife
japane:
水煙管 [みずぎせる], 水タバコ [みずタバコ]
nederlande:
waterpijp
pole:
fajka wodna
rumane:
narghilea
slovake:
vodná fajka

administraj notoj