2piastr/o VdE

piastro

EKON
Monero kies valoro variis laŭ epokoj kaj landoj: La turka piastro valoras 25 centimojn, la hispana 10 frankojn VdE ;
a)
HIS Neformala italdevena internacia nomo de la hispana peso aŭ alia simila arĝenta monero, farita laŭ la modelo de talero (dolaro, eskudo, la turka kuruş ktp): Kandido sciigis tra la urbo, ke li pagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li [1].
b)
Ekde la fino de la 19ª jc, mona subunuo uzata en Turkujo kaj pluraj aliaj aziaj regnoj kiel centono de pundo, liro; tiomvalora monero: du pundojn kaj tridek piastrojn [2].
1. Voltero, trad. Lanti: Kandid aŭ la Optimismo, SAT: Paris, 1929. Ĉap. 19ª
2. L. N. Newell: La Ĵuro de Piulo, en: Bakŝiŝ, 1938
beloruse:
піястар
ĉeĥe:
piastr
france:
piastre
germane:
Piaster
hungare:
piaszter
japane:
ピアストル
nederlande:
piaster
pole:
piastr
portugale:
piastra
rumane:
piastru
ruse:
пиастр
slovake:
piaster
turke:
kuruş
ukraine:
піастр (грошова одиниця)

administraj notoj