10pers/o JED
perso
Ano de la ĉefa gento de Persujo:
li forkondukis [ilin] en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj
por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj
[1];
Persoj, Ludidoj, kaj Putidoj estis en via armeo
[2];
via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj
[3];
la kalendaroj de araboj, grekoj-sirianoj, persoj, ĉinoj kaj ujguroj
[4];
en la transpono de la vorto en la antikvan persan, la komenca ‚s‘ de
sanskritaj vortoj fariĝis ‚h‘, la persoj nomis do Hindush kaj la riveron
kaj la teron, kiun ĝi transiris
[5].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 36:20
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:28
4. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
5. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj, 2014
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 5:28
4. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
5. Monato, Roberto Pigro: Notoj indaj pri lingvaroj hindaj, 2014
- angle:
- Persian
- beloruse:
- пэрс
- ĉeĥe:
- Peršan
- ĉine:
- 波斯人 [bōsīrén]
- france:
- Perse (subst.)
- germane:
- Perser
- japane:
- ペルシア人 [ペルシアじん]
- nederlande:
- Pers
- pole:
- Persja
- slovake:
- Peržan
- svede:
- en persisk person
- ukraine:
- перс
10persa
Rilata al persoj aŭ al Persujo:
pacon al vi, persa reĝo
QuV
!
elprenu tapiŝon la plej bonan, – tiun kun la blua tono, la persan
Revizoro
;
Abdul-Baha, la fama persa profeto
VivZam
;
la sveda lingvo sonis al mi proksimume same fremde kiel la persa
KKr
;
en diversaj historiaj periodoj kaj mondopartoj ankaŭ aliaj lingvoj – ekzemple la
asiria, persa, araba, turka, hispana, portugala, angla, franca, rusa,
germana, itala, nederlanda – havis aŭ plue plenumas similan helpan funkcion
EeP
;
jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al
la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la
persan satrapon
Rabistoj
.
- angle:
- Persian
- beloruse:
- пэрсыдзкі
- ĉine:
- 帕西 [Pàxī], 波斯語 [Bōsīyǔ], 波斯语 [Bōsīyǔ]
- france:
- perse (adj.), persan
- germane:
- persische Sprache, persisch
- nederlande:
- Perzisch
- pole:
- perski
- svede:
- persisk
- tibete:
- ཏ་ཟིག་གི་སྐད་
- ukraine:
- перський
10Persujo

Eksa nomo de Irano:
en la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo
[6];
oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj
Medujo
[7];
la muroj kovritaj – ne per multkoloraj ŝtofoj el Persujo, kaj Kaŝmir’,
sed per tute eŭropaj desegnaĵoj
VojaĝImp
;
deksep malgrandaj ŝtatoj sin detenis, kaj Persujo sola kuraĝis
respondi „ne“
FSp
.
6.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 36:22
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:19
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:19
- angle:
- Persia
- beloruse:
- Пэрсыя
- ĉine:
- 波斯 [Bōsī]
- france:
- Perse (Iran)
- germane:
- Persien
- indonezie:
- Persia
- nederlande:
- Perzië
- pole:
- Persja
- svede:
- Persien
Persio

Persujo:
kalendaroj de Persio, Hindio, Ĉinio
[8];
d-ro E. Privat […] en la unuaj jaroj de la Ligo de Nacioj estis
honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito, Princo Arfa, kaj poste
fariĝis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo
EeP
;
onidire en la antikveco Dar, reĝo de Persio, volis manĝi tiun fiŝon
ĉiutage kaj ĉevalrajdistoj stafete liveradis ĝin al li
[9].
8.
Monato, Anna kaj Mati Pentus: Frandaĵo por scivolemuloj, 2003
9. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid, 2007
9. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid, 2007
- angle:
- Persia
- beloruse:
- Пэрсыя
- ĉine:
- 波斯 [Bōsī]
- france:
- Perse (Iran)
- germane:
- Perserreich, Persien
- indonezie:
- Persia
- nederlande:
- Perzië
- pole:
- Persja
- svede:
- Persien