1pedal/o
pedalo
Peco de meĥanismo, kiun oni movas per piedo: pedalo de piano, orgeno, harpo, biciklo, radŝpinilo; ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro Marta ; biciklo provizita per malforta motoro [estas] ofte nomata mopedo, el motoro kaj pedaloj ChV ; ĝi […] similis al rulpremmaŝino kun pedaloj [1]; suprenirante, luktegi kun rapidumaro kaj gaspedalo por melki ĝis plejlasta povero etan, muĝantan motoron [2]; multaj konfuzis la bremspedalon kun la akcela pedalo [3].
kranko
1.
Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
2. Monato, Paul Gubbins: Dombestoj kaj sakstratoj
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Akuzoindustrio, 2012
2. Monato, Paul Gubbins: Dombestoj kaj sakstratoj
3. Monato, Franz-Georg Rössler: Akuzoindustrio, 2012
- angle:
- pedal
- beloruse:
- пэдаль
- bulgare:
- педал
- ĉeĥe:
- pedál, šlapadlo, šlapka
- france:
- pédale
- germane:
- Pedal, Tretkurbel gas~o: Gaspedal.
- hispane:
- pedal
- hungare:
- pedál
- katalune:
- pedal
- nederlande:
- pedaal, trapper
- perse:
- پدال
- pole:
- pedał
- portugale:
- pedal
- ruse:
- педаль
- slovake:
- pedál
- svede:
- pedal
- ukraine:
- педаль, ножний привод
pedali
(tr)
- Movi pedalon: biciklante supren […] oni devas streĉe pedali [4]; ili foriris el Milano, pedalis tra la Sankta Vojo de la Longobardoj ĝis Brindizo por tie enŝipiĝi [5].
4.
Monato, Evgeni Georgiev: Romantika itinero por spertaj biciklantoj, 2004
5. Monato, Armando Zecchin: Pedalante al Jerusalemo, 2007
5. Monato, Armando Zecchin: Pedalante al Jerusalemo, 2007
- angle:
- pedal
- beloruse:
- пэдаляваць, ціснуць на пэдаль
- bulgare:
- натискам педалите
- ĉeĥe:
- šlapat do pedálů
- france:
- pédaler
- germane:
- in die Pedale treten, kurbeln (Pedale)
- hispane:
- pedalear
- hungare:
- pedáloz(ik)
- nederlande:
- trappen
- pole:
- pedałować, naciskać pedał
- ruse:
- педалировать, давить на педаль, крутить педали
- slovake:
- pohybovať pedálom, použiť pedál
- ukraine:
- працювати педаллю