8meĥanism/o JED , 8mekanism/o PV
meĥanismo, mekanismo
- 1.
Tuto de la pecoj de
maŝino aŭ
aparato
plenumantaj certan funkcion:
la najleto [...] en la granda horloĝa meĥanismo
[1];
komputoraj cirkvitoj kaj meĥanismo
[2];
Bastjano demandis sin, per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas
movata, ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis
[3].
meĥanikaĵo
radaro,
movilaro.
- 2.
- (figure)
Rimedaro, per kiu plenumiĝas iu ago aŭ funkcio;
strukturo de kunaranĝitaj elementoj kaj ilia maniero kune funkcii:
la meĥanismo de la digestado
VdE
;
ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo
[4]?
la hipotezo de Sapir-Whorf […] implicas ke la meĥanismo de iu
ajn
lingvo determinas la pensmanieron de ĝia parolantaro
[5];
la homa biologio evoluis kiel adapta meĥanismo al kondiĉoj, kiuj
grandparte ne plu ekzistas
[6];
politikistoj […] nur enkondukis aron da
pliaj kontrolmeĥanismoj, burokrataĵoj kies utilo estas dubinda
[7];
la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de
poliomjelito
[8];
por vere ekscii, kies komputilo sendis la viruson, necesas
atente studi la kapon de la retmesaĝo kaj scii iom pri
la interreta mekanismo
[9];
Litovio ekde sia aniĝo en Eŭropa Unio […] tuj
komencos intertraktadon pri aliĝo al la mekanismo de valutaj kurzoj
[10].
meĥaniko - 3.
- PIV1

meĥanikismo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja
sonorilo
2. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
5. Vikipedio, Hipotezo de Sapir-Whorf
6. Monato, Garvan Makaj: Punkto de malekvilibrigo
7. Monato, Roland Platteau: Ŝira retaksado de la konceptoj
8. Monato, Vladimir Lemelev: Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?
9. Monato, Paul Peeraerts: Sobig-F
10. Monato, LAST: Planoj de la litova monerstampejo

- angle:
- mechanism
- beloruse:
- мэханізм
- ĉine:
- 机构 [jīgòu], 機構 [jīgòu], 机理 [jīlǐ], 機理 [jīlǐ]
- france:
- mécanisme
- germane:
- Mechanismus
- hispane:
- 1. mecanismo 2. mecanismo
- japane:
- 機械装置 [きかいそうち], 仕掛け [しかけ], メカニズム [めかにずむ], 機構 [きこう], 構造 [こうぞう], 仕組み [しくみ], 技巧 [ぎこう], テクニック
- katalune:
- 1. mecanisme 2. mecanisme
- nederlande:
- mechanisme
- pole:
- 1. mechanizm 2. mechanizm
- portugale:
- mecanismo
- ruse:
- механизм
- svede:
- 1. mekanism 2. mekanism
- ukraine:
- механізм