2papirus/o

papiruso

1.
BOT Specio de cipero (Cyperus papyrus), el kies ŝelo oni en la antikvo produktis foliojn por surskribi: pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson [1].
papirusoj (Cyperus papyrus), ĉe Sirakuzo, Sicilio
CC BY-SA 3.0  [2]
2.
Folio el tigaj ŝeloj de papirusaj kanoj preparita por ricevi skribaĵojn, kutima skribsurfaco de antikva Okcidentazio ĝis Eŭropo: [la] templo […] posedis grandegan bibliotekon de papirusoj [3]; leteroj argilaj kaj papirusaj [4]; ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis [5]; en ies epistolo papirusis jene: la plej bona politiko estas: ignori ilin kiom eble [6]; la nun ekzistantaj tekstoj de la duakanonaj libroj estas en la greka, kvankam de kelkaj ekzistis pli fruaj versioj en la hebrea aŭ aramea, pri kio atestas iuj papirusoj[7].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
2. pjt56, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cyperus_papyrus-pjt2.jpg
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro X
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro VI
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LIV
6. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 5
7. Carlo Minnaja: Spirokapta historia fresko (La Duakanonaj Libroj), Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 28a
angle:
papyrus
beloruse:
папірус
ĉeĥe:
šáchor papírodárný
ĉine:
1. 莎草紙 [suōcǎozhǐ], 莎草纸 [suōcǎozhǐ]
france:
papyrus
germane:
1. Papyrusstaude 2. Papyrus
hungare:
1. papiruszsás 2. papirusz
japane:
パピルス, パピルス紙 [パピルスかみ], パピルス文書 [パピルスぶんしょ]
latinece:
1. Cyperus papyrus
nederlande:
papyrus
pole:
papirus
portugale:
papiro
rumane:
papirus
ruse:
папирус
slovake:
šachor papyrusový
ukraine:
папірус

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.