ciper/o PIV1

cipero

BOT
Genro de unu- aŭ plurjaraj herboj (Cyperus) el la familo ciperacoj kun neokulfrapaj floroj aranĝitaj en spikoj, triangulaj aŭ rondaj tigoj kaj rizomaj aŭ foje tuberaj radikoj; kelkaj specioj estas uzataj por nutrado kaj el unu en la antikvo oni produktis papiruson: ciperlakto (ankaŭ ciperaĵo, ciper-suko aŭ eĉ termigdala lakto) estas tradicia kaj refreŝiga trinkaĵo, farita […] el manĝebla cipero [1]; iam Nildelto estis konata por la vastaj ciperaraj marĉoj, sed la papiruscipero nuntempe plejparte forestas [2].
angle:
Cyperus
beloruse:
цытрак
ĉine:
莎草科 [suōcǎokē]
france:
Cyperus
germane:
Zypergras ~lakto: Erdmandelmilch.
hispane:
~lakto: horchata de chufa.
katalune:
~lakto: orxata de xufa.
latinece:
Cyperus

administraj notoj