ovari/o PIV1
ovario
- 1.
- Organo ĉe inoj, ĝenerale para, en kiu formiĝas la ovoĉeloj kaj kiu sekrecias inseksajn hormonojn1: laŭ la litova polico, kuracistoj post forigo de la koncerna organo ― plej ofte reno aŭ ovario ― foje informas, ke la operacio malsukcesis: tiam la viktimo devas reiri hejmen sen mono [1]; geno ligita, laŭ la sciencistoj, kun alta risko por inaj personoj pri estonta apero de tumoro ĉe mamo aŭ ovario [2]. ovujo1gonado
- 2.
- (p.p. angiospermoj) La malsupra parto de karpelo aŭ de pistilo, kiu enhavas la ovolo(j)n, kaj kiu post fekundiĝo iĝas frukto: la ovario staras libere, meze de la floro, la aliaj florpartoj kreskas sub ĝi: papavo, luzerno, pizoj, tulipo, brasikacoj, ktp [3].
1.
last: Krimo organ-izata, Monato, 2000/11, p. 14
2. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
3. Ovario (planto)
2. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno
3. Ovario (planto)
- angle:
- ovary
- beloruse:
- 1. яечнік, мацінец 2. завязь
- bretone:
- 1. vierez
- ĉeĥe:
- ovarium, semeník, vaječník
- ĉine:
- 卵巢 [luǎncháo], 卵巢窝 [luǎncháowō], 卵巢窩 [luǎncháowō], 子房 [zǐfáng]
- france:
- ovaire
- germane:
- 1. Eierstock 2. Fruchtknoten
- greke:
- 1. ωοθήκη
- hebree:
- 1. שחלה
- hispane:
- 1. ovario
- hungare:
- 1. petefészek, ovárium 2. magház
- ide:
- ovario
- indonezie:
- 1. indung telur, ovarium
- inuktitute:
- 1. ᐊᕐᓇᐅᑉ ᒪᓐᓂᖃᐅᑎᖓ
- itale:
- 1. ovario (anat.), ovaia, ovaio 2. ovario (bot.)
- japane:
- 卵巣 [らんそう], 子房 [しぼう]
- katalune:
- 1. ovari
- nederlande:
- 1. eierstok 2. vruchtbeginsel
- perse:
- 1. تخمدان 2. تخمدان (گیاه)
- pole:
- 1. jajnik
- portugale:
- ovário
- ruse:
- 1. яичник 2. завязь
- slovake:
- ovárium, semenník, vaječník
- svede:
- 1. äggstock
- turke:
- 1. yumurtalık, mebiz
- ukraine:
- яєчник, зав’язь