*flav/a PV

*flava

Samkolora kiel interna bulo de kokinovo, citrono, oro, matura tritiko: flavaj akvolilioj [1]; la flava punkto en la lekanto brilis kiel oro kaj la malgrandaj folioj ĉirkaŭe kiel arĝento [2]; podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. [3]; jen venis aŭtuno, la folioj en la arbaro fariĝis flavaj, kaj brunaj [4]; ŝi ligas ĉirkaŭ la kolon la safrane flavan tukon [5]; lia vizaĝo fariĝis flava kaj liaj genuoj tremis [6]; la reĝino ektimis kaj fariĝis flava kaj verda pro envio [7]; la neimageblaj ebloj de la flava florpolvo [8].
afrikanse:
geel
albane:
verdhë
amhare:
ቢጫ
angle:
yellow
arabe:
الأصفر
armene:
դեղին
azerbajĝane:
sarı
beloruse:
жоўты
bengale:
হলুদ
birme:
ဝါသော
bosne:
žut
bulgare:
жълт
ĉeĥe:
žlutý
ĉine:
[huáng]
dane:
gul
estone:
kollane
eŭske:
horia
filipine:
dilaw
france:
jaune (adj.)
galege:
amarelo
germane:
gelb
guĝarate:
પીળા
haitie:
jòn
haŭse:
rawaya
hinde:
पीले
hispane:
amarillo
hungare:
sárga
igbe:
acha odo odo
indonezie:
kuning
irlande:
buí
islande:
gulur
japane:
黄色 [きいろ]
jave:
kuning
jide:
געל
jorube:
ofeefee
kanare:
ಹಳದಿ
kartvele:
ყვითელი
kazaĥe:
сары
kimre:
melyn
kirgize:
сары
kmere:
លឿង
koree:
노란색
korsike:
ghjallu
kose:
lubhelu
kroate:
žuta
kurde:
zer
latine:
flavis
latve:
dzeltena
laŭe:
ສີເຫຼືອງ
litove:
geltonas
makedone:
жолта
malagase:
mavo
malaje:
kuning
malajalame:
മഞ്ഞ
malte:
isfar
maorie:
kᘝwhai
marate:
पिवळा
monge:
daj
mongole:
шар
nederlande:
geel
nepale:
पहेंलो
njanĝe:
chikasu
okcidentfrise:
giel
panĝabe:
ਪੀਲੇ
paŝtue:
ژیړ
pole:
żółty
portugale:
amarelo, louro, fulvo, dourado
ruande:
umuhondo
ruse:
жёлтый
samoe:
lanu samasama
sinde:
پيلو
sinhale:
කහ
skotgaele:
buidhe
slovake:
žltý
slovene:
rumena
somale:
jaalaha ah
ŝone:
yero
sote:
mosehla
sunde:
koneng
svahile:
njano
svede:
gul
taĝike:
зард
taje:
สีเหลือง
tamile:
மஞ்சள்
tatare:
сары
telugue:
పసుపు
tibete:
སེར་པོ་
tokipone:
jelo
turke:
sarı
ukraine:
жовтий
urdue:
پیلے رنگ
uzbeke:
sariq
vjetname:
vàng
volapuke:
yelibik
zulue:
ophuzi

flavo

Flava koloro: la arbaro ricevis la plej belajn kolorojn de ruĝo, flavo kaj verdo [9]; la vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo Marta ; sulfura flavo [10].
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, En la Lando de la Noktuloj
angle:
yellow
beloruse:
жаўцізна
bulgare:
жълто
ĉeĥe:
žluť
france:
jaune (couleur)
germane:
Gelb
hispane:
amarillo
hungare:
sárga (szín)
japane:
黄色 [きいろ]
kurde:
zer
nederlande:
geel (z.nw.)
portugale:
amarelo
ruse:
желтизна
slovake:
žlť

flaveta

Iom, proksimume flava: haroj flavetaj [11]; nia tero kuŝis envolvita en flaveta nebulo [12]; lia flaveta haŭto estis makulita de pustuloj [13].
angle:
yellowish
beloruse:
жаўтаваты
ĉeĥe:
nažloutlý
ĉine:
带黄 [dàihuáng], 带黄色 [dàihuángsè], 黃色的 [huángsède], 金錢方面 [jīnqiánfāngmiàn]
france:
jaunâtre
germane:
gelblich
hungare:
sárgás
indonezie:
kekuningan, kekuning-kuningan
japane:
黄色っぽい [きいろっぽい], 黄ばんだ [きばんだ]
nederlande:
geelachtig
ruse:
желтоватый
slovake:
nažltnutý
ukraine:
жовтуватий

flaviĝo

1.
La procezo iĝi flava aŭ ties rezulto: la Eternulo frapos vin per ftizo kaj per febro kaj per malsaneca varmego kaj per brulumo kaj per sekeco kaj per bruliga aero kaj per flaviĝo de la kreskaĵoj [14]; ankoraŭ estis plena somero, sed la maturiĝo kaj matureco vekis senteton pri flaviĝo kaj disfalo [15]. VD:velki
2.
MED Simptomo de pluraj malsanoj (kaj speciale de la flavmalsano), konsistanta en tio ke la haŭto kaj la okula konjunktivo iĝas flavaj. SIN:iktero
angle:
2. jaundice
beloruse:
1. пажаўценьне 2. жаўтуха
france:
2. ictère, jaunisse
germane:
1. Vergilben 2. Gelbsucht
indonezie:
2. sakit kuning
ruse:
1. пожелтение 2. желтуха (симптом)

flavulo

Homo aŭ besto iel flava laŭ ekstero: la flavulo (vulpo) estis pli ruza, ĝi iris, kaŝante sin en anguloj tiel, ke neniu hundo ĝin vidis [16].
angle:
yellow man
beloruse:
жаўтаскуры
ĉeĥe:
člověk žluté pleti
france:
jaune (asiatique)
germane:
Gelbhaut
hungare:
sárgabőrű (ember)
japane:
黄色人 [きいろじん]
nederlande:
geelhuid
ruse:
человек жёлтой расы, азиат
slovake:
človek žltej pleti
ukraine:
жовтошкірий (ім.), людина жовтої раси

ovoflavo, ovoflavaĵo

KUI Flava ena parto de ovo, el kiu ĉe fekundigita ovo fariĝas la birdido: pip, pip! oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon [17]; zabajono estas frandaĵo el sukero, ovoflavo, vanilo kaj likvoro, kuirbanita [18]; bearnezo estas saŭco farita el batmiksita butero kaj ovoflavo kun aldono de vino, vinagro, drakunkolo kaj askalonoj [19]. VD:ovoblanko
angle:
yolk
beloruse:
жаўток
ĉine:
蛋黃 [dànhuáng]
france:
jaune d'œuf zabajono: Sabayon. bearnezo: Sauce béarnaise.
germane:
Eigelb, Dotter zabajono: Zabaglione. bearnezo: Béarner Sauce.
hispane:
yema
hungare:
tojássárgája
indonezie:
kuning telur, yolk
japane:
卵黄 [らんおう], 黄身 [きみ]
nederlande:
eigeel
ruse:
желток
svede:
äggula
turke:
yumurta sarısı
ukraine:
жовток

administraj notoj