*orel/o PV

*orelo

1.
ANA Organo de aŭdkapablo: bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn [1]; ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon [2]; [ili] forklinas sian orelon de aŭdado de instruo [3]; kiu sin miksas en malpropran disputon, estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj [4]; kion vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la tegmentoj [5]; li ordonadis al ni meti la orelon al la tero [6]; la Eternulo sendis min al vi, por diri en viajn orelojn ĉiujn tiujn vortojn [7]; kiu havas orelon, tiu aŭskultu [8]; mi aŭdis tion per miaj propraj oreloj [9]; Margarita sidis ŝtopinte la orelojn per la fingroj kaj rigardis [10]; tra unu orelo eniras, tra la dua eliras PrV ; streĉi la orelon PrV .
2.
(figure) Aŭdado, aŭdkapablo: li diable furiozus, se io simila venus al liaj oreloj [11]; la vortoj slavaj, kiuj, enmetite en sistemon romanagermanan, tranĉas la orelon [12]; venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj [13]; malsata stomako orelon ne havas (ne aŭdas) PrV ; la muro havas orelojn (estas aŭskultanto post ĝi) PrV ; juĝanto devas havi du orelojn (aŭskulti egale ambaŭ juĝotojn) PrV .
afrikanse:
oor
albane:
vesh
amhare:
ጆሮ
angle:
ear
arabe:
إذن
armene:
ականջ
azerbajĝane:
qulaq
beloruse:
вуха
bengale:
কান
birme:
နား
bosne:
uho
bretone:
skouarn
bulgare:
ухо
ĉeĥe:
boltec, ucho
dane:
øre
estone:
kõrva
eŭske:
belarria
filipine:
tainga
france:
oreille tra unu ~o eniras, tra la dua eliras: entrer par une oreille et sortir par l'autre. streĉi la ~on: tendre l'oreille. malsata stomako ~on ne havas: ventre affamé n'a pas d'oreille.
galege:
oído
germane:
Ohr 1. Ohr akrigi la ~ojn: die Ohren spitzen. 2. Gehöhr
guĝarate:
કાન
haitie:
zòrèy
haŭse:
kunnen
hebree:
אוזן la muro havas ~ojn: אוזניים לכותל.
hinde:
कान
hispane:
oreja, oído la muro havas ~ojn: las paredes oyen.
hungare:
fül akrigi la ~ojn: hegyezi a fülét. tra unu ~o eniras, tra la dua eliras: az egyik fülön be, a másokon ki.
igbe:
ntị
indonezie:
telinga
irlande:
cluas
islande:
eyra
itale:
orecchio
japane:
耳 [みみ]
jave:
kuping
jide:
אויער
jorube:
eti
kanare:
ಕಿವಿ
kartvele:
ყურის
katalune:
orella
kazaĥe:
құлақ
kimre:
clust
kirgize:
кулак
kmere:
ត្រចៀក
koree:
korsike:
arechja
kose:
indlebe
kroate:
uho
kurde:
gûh
latine:
aurem
latve:
auss
laŭe:
ຫູ
litove:
ausis
makedone:
уво
malagase:
sofina
malaje:
telinga
malajalame:
ചെവി
malte:
widna
maorie:
taringa
marate:
कान
monge:
pob ntseg
mongole:
чихний
nederlande:
oor
nepale:
कान
njanĝe:
khutu
okcidentfrise:
ear
okcitane:
aurelha
panĝabe:
ਕੰਨ
paŝtue:
د غوږ
pole:
ucho
portugale:
1. orelha, ouvido 2. ouvido
ruande:
ugutwi
ruse:
ухо
samoe:
taliga
sinde:
ڪن
sinhale:
කණ
skotgaele:
chluais
slovake:
ucho
slovene:
uho
somale:
dhegta
ŝone:
nzeve
sote:
tsebe
sunde:
ceuli
svahile:
sikio
svede:
öra
taĝike:
гӯш
taje:
หู
tamile:
காது
tatare:
колак
telugue:
చెవి
tibete:
ཨ་མཆོག་
ukraine:
вухо
urdue:
کان
uzbeke:
quloq
vjetname:
tai
zulue:
indlebe

orela

Rilata al orelo: trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontraŭan, ili fine tute perdiĝis [14]; havantaj literaturon skriban […], buŝan kaj orelan [15]; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo [16]; griza pint’orela virhundo [17]; longorela hundeto Marta .
angle:
aural, auricular
beloruse:
вушны
bretone:
-skouarn
bulgare:
ушен
ĉeĥe:
ušní
france:
auriculaire (adj.)
hispane:
auricular, auditivo
hungare:
fül-
itale:
dell'orecchio, auricolare (agg.)
japane:
耳の [みみの]
nederlande:
oor-
pole:
uszny
portugale:
ótico
ruse:
ушной
slovake:
ušný
ukraine:
вушний

orelumo

Parto de vesto (aŭ alia objekto) kovranta la orelon: ĉapo kun orelumoj [18]. VD:aŭdilo, aŭskultilo
germane:
Ohrenklappe
japane:
耳おおい [みみおおい], 受話器 [じゅわき]

orelbruo

MED
Ĝena elorela bruo kiun iuj personoj povas aŭde percepti kaj kiu ne devenas de ekstera ĉirkaŭanta sono. LST:malsano
angle:
tinnitus
beloruse:
зьвіненьне ў вушах
bulgare:
шум в ушите
ĉeĥe:
ušní šum
france:
acouphène
germane:
Tinnitus, Ohrgeräusch
hispane:
tinnitus, acúfenos
indonezie:
tinitus
itale:
acufene
slovake:
šum v ušiach

administraj notoj

~bruo: Mankas dua fontindiko.
~bruo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.