okr/o ZR

okro

MIN Argileca mineralo, konsistanta grandparte el ferika oksido aŭ ferika hidroksido kaj uzata kiel farbo: la komenciĝanta produktado de artefaritaj feroksidoj kaj kemiaj kolorigiloj negative efikis la industrion pri natura okro en Roussillon [1]; produktado de kupro kaj kolkotaro (ruĝa okro) [2]. VD:hematito, limonito
1. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
2. Monato, Hori Yasuo: Vizito al Takahaŝi
angle:
ochre
beloruse:
охра
bulgare:
охра
ĉeĥe:
okr
ĉine:
[zhě], 赭石 [zhěshí]
france:
ocre (subst.)
germane:
Ocker
greke:
ώχρα
hungare:
okker, sárgaföld
japane:
黄土 [おうど], オーカー
nederlande:
oker
pole:
ochra
portugale:
ocre
ruse:
охра
slovake:
oker
ukraine:
охра (фарба)

administraj notoj