hematit/o PV

hematito

MIN Tre ofta mineralo, ruĝa oksido de fero Fe2O3, ekzistanta en multaj varioj kaj specoj, de belaj kristaloj ĝis grajnetaj masoj: la grundo de la monto […] konsistas el argilaj sabloj miksitaj kun feroksidoj: ruĝa hematito kaj bruna limonito [1]; la grundo dismovita faris larĝajn franĝojn de hematita koloro [2].
1. Robert Roze: Flagrantaj koloroj, Monato, 2000/06, p. 17
2. V. Català, trad. J. Ventura i Freixas: Soleco, 1967
angle:
hematite
beloruse:
гематыт, чырвоны жалязьняк
ĉeĥe:
hematit, krevel
ĉine:
血师 [xuèshī], 須丸 [xūwán]
france:
hématite, oligiste
germane:
Hämatit, Roteisenstein, Eisenglanz, Blutstein
greke:
αιματίτης
hispane:
hematites
hungare:
vörösvasérc, hematit
itale:
ematite
japane:
赤鉄鉱 [せきてっこう]
nederlande:
hematiet, ijzererts
perse:
هماتیت
pole:
hematyt, błyszcz żelaza, krwawnik (odmiana), żelaziak czerwony (odmiana)
portugale:
hematita
ruse:
гематит, красный железняк
slovake:
hematit, krveľ
ukraine:
гематит, червоний залізняк

administraj notoj