Nepal/o

Nepalo RLN (NP)

GEOGPOL Montara ŝtato en Himalajo kun ĉefurbo Katmanduo; limanta kun Tibeto (Ĉinujo) kaj Hindujo: Hillary ankoraŭ fine de la 50aj jaroj estigis fondaĵon „Himalaya Trust“, kiu havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo [1]; ni neniam spertis koleran vizaĝon en Nepalo, travivinte ankaŭ Holi – la feston de la koloroj, dum kiu precipe gejunuloj ĝoje farbas ĉiun kaj ĉion surstrate renkontatan [2]; antaŭ la jaro 1990 oni ne rajtis en Nepalo laŭleĝe paroli pri la reĝo aŭ pri lia familio [3]; Nepalon kaj Baraton dividas la dua plej longa malfermita landlimo en la mondo [4].
1. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
2. Monato, Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj
3. Monato, Navin Shrestha/pg: Reĝo kaj leĝo
4. Monato, Navin Shrestha/pg: Timo senlima
angle:
Nepal
beloruse:
Нэпал
ĉine:
尼泊尔 [Níbóěr], 尼泊爾 [Níbóěr]
france:
Népal, République démocratique fédérale du Népal
germane:
Nepal
hispane:
Nepal
indonezie:
Nepal
japane:
ネパール [ねぱーる]
nederlande:
Nepal
pole:
Nepal, Federalna Demokratyczna Republika Nepalu
portugale:
Nepal
tibete:
བལ་ཡུལ་
ukraine:
Непал

administraj notoj