10Tibet/o Viki
10Tibeto

Vasta altebenaĵo
en centra Azio,
nomata „la tegmento de la mondo“,
apartigita de la sudaj regionoj per Himalajo,
kun propra kulturo; aneksita post 1950 de
Ĉinujo:
li iris al Lasao, la ĉefurbo de Tibeto, mil kilometrojn for de Maqu,
kaj poste al Barato, kie li lernis la anglan kaj redaktadon de televidaj filmoj
[1];
en 1950, la Ĉina Popola Respubliko eniris perforte Tibeton kaj
aneksis ĝin al sia teritorio
[2];
la komitato trovis, ke okazis agoj de genocido en Tibeto dum provo detrui la tibetanojn kiel religian grupon
[3].
- angle:
- Tibet
- beloruse:
- Тыбэт
- ĉeĥe:
- Tibet
- ĉine:
- 西藏 [Xīzàng]
- france:
- Tibet
- germane:
- Tibet
- japane:
- チベット [ちべっと], チベット自治区 [チベットじちく]
- pole:
- Tybet
- slovake:
- Tibet
- tibete:
- བོད་
- ukraine:
- Тибет
10tibeta
- Rilata al Tibeto, la tibetanoj, ilia lingvo ktp: li renkontis tibetajn paŝtistojn kun iliaj hundoj kaj brutaroj [4]; la Voĉo de l’ Silento el la tibeta „Libro de la Oraj Preskriboj“ [5]; en kelkaj orientaj lingvoj, ekzemple la tibeta, la java, la taja, kaj la korea, tiaj honorformoj etendiĝas tra granda parto de la leksiko [6]; la ĉina kune kun la tibeta estas el la sino- aŭ ĉino-tibeta familio [7].
4.
Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
7. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
6. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko
7. Monato, La Manĉura: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio
- beloruse:
- тыбэцкі
- germane:
- tibetisch