mutual/a PIV3
mutuala
-
(pri societo, fonduso k.a.) Kies membroj komune asekuras sin kontraŭ riskoj per siaj kotizoj:
la tiama prezidanto […] estis kune kun sia familio
akciulo de Andes Iron pere de mutualaj fondusoj
[1];
pro la mutuala kaj individua karaktero de la membreco en la Monda Fonduso
(kvazaŭa sociala branĉo de la mondcivitanoj) la partnereco de la Esperanta
Civito venos en dua vico
[2];
koopera,
reciproka,
solidara
Rim.:
La celo de mutuala societo estas la sekurbezono de
siaj membroj. Kontraste la celo de akcia societo estas akiro de
kapitalo, la celo de
kooperativo estas ekonomia aŭ kultura.
- angle:
- mutual (insurance etc.)
- ĉine:
- 自相 [zìxiāng], 互相 [hùxiāng], 互 [hù], 交互 [jiāohù]
- germane:
- (Versicherungsverein) auf Gegenseitigkeit
- japane:
- 相互扶助の [そうごふじょの], 共済の [きょうさいの]
- nederlande:
- mutueel (v. fonds)