*morter/o UV
*mortero
Miksaĵo el sablo, akvo kaj gluaĵo, ekz-e kalko estingita aŭ
cemento, uzata
por kunigi ŝtonojn aŭ brikojn de konstruaĵo:
diru al tiuj, kiuj ŝmiras per maltaŭga mortero, ke ĝi defalos
[1];
la tempo malaperigis ĉiun postsignon de mortero, kaj la ŝtonoj restis unu sur la
alia nur pro sia pezo
[2];
inter la traboj estis pajloargila mortero
[3];
ni ĉiuj malsupreniris misaŭguran ŝtuparon […] kiu
senĉese rondiris […], preter
monotonaj muroj el gutantaj ŝtonaj blokoj kaj dispecetiĝanta
mortero
[4].
gipsaĵo,
kalkaĵo,
stuko
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 13:11
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
3. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
4. H. P. Lovecraft, trad. C. Kisa: La Soleno, 2003
2. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sesa
3. Monato, Elisabeth Le Dru: Vizito al Vannes, 2010
4. H. P. Lovecraft, trad. C. Kisa: La Soleno, 2003
- angle:
- mortar
- beloruse:
- будаўнічы раствор
- ĉeĥe:
- malta
- ĉine:
- 灰浆 [huījiāng], 灰漿 [huījiāng], 砂浆 [shājiāng], 砂漿 [shājiāng]
- france:
- mortier
- germane:
- Mörtel
- hispane:
- mortero
- hungare:
- habarcs, malter
- japane:
- モルタル, しっくい
- nederlande:
- mortel
- pole:
- zaprawa murarska
- portugale:
- argamassa
- ruse:
- раствор (строительный)
- slovake:
- malta
- ukraine:
- вапняний розчин, будівельний розчин