1metafizik/o

metafiziko

Parto de la filozofio, kiu studas la unuajn kaŭzojn kaj principojn de ĉio, kiuj estas neesploreblaj per la metodoj de la pozitivaj sciencoj: mi ne aŭdacas komenti liajn poemojn: mi estas homo malproksima de metafiziko, kiu eĉ nebone scias, kio estas tio [1]; ĉiu scienca pensado estas bazita sur la observado de similaĵoj kaj diferencoj […], ankaŭ metafiziko devas trovi sian originon en tia hipotezo de analogioj [2].
angle:
metaphysics
beloruse:
мэтафізыка
ĉine:
形而上学 [xíngérshàngxué], 形而上學 [xíngérshàngxué]
france:
métaphysique
germane:
Metaphysik
hispane:
metafísica
hungare:
metafizika
japane:
形而上学 [けいじじょうがく]
katalune:
metafísica
nederlande:
metafysica
pole:
metafizyka
portugale:
metafísica
ruse:
метафизика
slovake:
metafyzika
ukraine:
метафізика

metafizika

Koncernanta metafizikon; ne spertebla, ne perceptebla; supernatura: li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo […] sinjoro[n] en funebro [3]; oficiro, […] kies edukiteco, tamen, ne transiris la limojn de lia profesio, estis fanfarone skeptika pri metafizikaj aferoj [4]; matematika teoriado ankoraŭ estis parto de metafizikaj studoj [5].
angle:
metaphysical
beloruse:
мэтафізычны
ĉine:
形上 [xíngshàng]
france:
métaphysique
germane:
metaphysisch
japane:
形而上学の [けいじじょうがくの], 形而上の [けいじじょうの], きわめて抽象的な [きわめてちゅうしょうてきな]
pole:
metafizyczny

administraj notoj