*lun/o

*luno

1.
AST Astro, kiu estas satelito de la Tero kaj rondiras ĉirkaŭ ĝi: la kvar fazoj de la luno estas: novluno, kreska luno, plenluno, malkreska luno; lunkvarono; levinte viajn okulojn al la ĉielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn [1]; ŝi aspektas […] bela kiel la luno [2]; la luno fariĝos sanga [3]; la tuta luno fariĝis kiel sango [4]; la luno estis grandega nokta lampo, alte supre en la blua aero [5]; la luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas PrV ; se forestas la suno, sufiĉas la luno PrV ; la luno influas la tajdojn, tirante akvon trans oceanojn [6]; la luno ĉirkaŭiras la mondon en daŭro de 25 horoj [7]; prezidanto Bush favoris usonan lunprogramon, tiel ke spacorganizaĵo NASA devis duonigi sian buĝeton por ISS [8].
2.
AST Natura satelito de planedo: la lunoj de Jupitero; [la] interplaneda sondilo Huygens […] surluniĝis sur Titano, la plej granda el la multaj lunoj de Saturno [9].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 4:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 6:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 2:31
4. La Nova Testamento, Apokalipso 6:12
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
6. Will Green: La luna ludo, Monato, 2000/04, p. 34
7. Will Green: La luna ludo, Monato, 2000/04, p. 34
8. Stefan Maul: Politika sukceso, scienca fiasko, Monato, 2009/01, p. 7
9. Eskil Svane: Ankoraŭ pri EDE, Monato, 2005/03, p. 6
afrikanse:
maan
albane:
moon
amhare:
ጨረቃ
angle:
1. Moon 2. moon
arabe:
ضوء القمر
armene:
լուսին
beloruse:
1. Месяц 2. месяц, спадарожнік
bengale:
চাঁদ
birme:
bretone:
1. loar 2. loarenn
bulgare:
луна
ĉeĥe:
luna, měsíc
ĉine:
1. 月 [yuè], 月亮 [yuèliang], 月球 [yuèqiú]
dane:
månen
estone:
kuu
eŭske:
ilargia
filipine:
gumala
france:
lune
galege:
lúa
germane:
Mond
guĝarate:
ચંદ્ર
haitie:
lalin
hebree:
ירח 1. לבנה
hinde:
चांद
hispane:
1. Luna 2. luna
hungare:
1. Hold 2. hold
ide:
luno
igbe:
ọnwa
indonezie:
bulan
interlingvae:
luna
irlande:
gealach
islande:
tunglið
itale:
1. Luna ~kvarono: quarto di Luna. 2. satellite naturale, luna (nome comune)
japane:
1. [つき]
jave:
rembulan
jide:
לעוואָנע
jorube:
oṣupa
kanare:
ಚಂದ್ರ
kartvele:
მთვარის
kazaĥe:
ай
kimre:
lleuad
kirgize:
ай
kmere:
ព្រះច័ន្ទ
koree:
korsike:
luna
kose:
inyanga
kroate:
mjesec
kurde:
hêv
latine:
lunam
latve:
pavadonis
laŭe:
ວົງເດືອນ
litove:
mėnulis
loĵbane:
lunra
makedone:
месечината
malagase:
volana
malaje:
bulan
malajalame:
ചന്ദ്രൻ
malte:
qamar
maorie:
marama
marate:
चंद्र
monge:
hli
mongole:
сар
nederlande:
maan ~kvarono: kwartier (v. maan).
nepale:
चन्द्र
njanĝe:
mwezi
okcidentfrise:
moanne
panĝabe:
ਚੰਦ
paŝtue:
سپوږمۍ
pole:
1. księżyc, miesiąc (przest.) fazoj de la ~o: fazy księżyca, kwadry księżyca. 2. księżyc, satelita
portugale:
lua
ruande:
ukwezi
ruse:
1. Луна 2. луна, спутник
samoe:
masina
sinde:
چنڊ
sinhale:
සඳ
skotgaele:
ghealach
slovake:
luna, mesiac 1. Mesiac 2. mesiac (nebeské teleso)
slovene:
mesec
somale:
dayaxuna
ŝone:
mwedzi
sote:
khoeli
sunde:
bulan
svahile:
mwezi
svede:
måne
taĝike:
моҳ
taje:
ดวงจันทร์
tamile:
நிலவு
tatare:
ай
telugue:
చంద్రుడు
tibete:
ཟླ་བ་
tokipone:
mun
ukraine:
місяць
urdue:
چاند
uzbeke:
oy
vjetname:
mặt trăng
volapuke:
mun
zulue:
inyanga

luna

Rilata al luno: luna nokto [10]; luna lumo, en kiu disfluis nigraj ombroj [11]; lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro Marta ; la ĉinoj festas novjaron laŭ la malnova luna kalendaro [12]; haŭto luna [13].
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
12. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
13. Alejandro Cossavella: Poemoj de Alejandro Cossavella, Monato, 2006/04, p. 22
angle:
lunar, moonly
beloruse:
месячны, месяцовы
bretone:
-loar
ĉeĥe:
lunární, měsíční
france:
lunaire
germane:
Mond-, lunar
hebree:
ירחי
hispane:
lunar
hungare:
hold-
ide:
lunala
indonezie:
lunar
itale:
lunare, selenico, selenitico
japane:
月の [げつの]
nederlande:
maan-
pole:
księżycowy
portugale:
lunar
ruse:
лунный
slovake:
mesačný
svede:
mån-
tokipone:
mun
ukraine:
місячний
volapuke:
munik

duonluno

Formo de la luno, kiam videblas proksimume de kvarono ĝis duono de ĝia surfaco: duonluno leviĝos super la horizonton nur post unu aŭ du horoj [14]; la sanktaj signoj de kruco kaj duonluno [15]. VD:lunarko
beloruse:
паўмесяц
ĉeĥe:
půlměsíc
ĉine:
半月 [bànyuè], 弦 [xuán], 弦月 [xiányuè], 絃 [xuán], 半月形 [bànyuèxíng]
france:
demi-lune
germane:
Halbmond
itale:
mezzaluna
japane:
半月 [はんげつ], 小づめ [しょうづめ], 半月堡 [はんつき堡]
nederlande:
halve maan
slovake:
polmesiac
svede:
halvmåne
ukraine:
півмісяць, равелін, білий півмісяць на нігті

kreska luno, kreskanta luno

ASTKAL Fazo kaj aspekto de la luno, kiam ĝia luma parto de tago al tago grandiĝas: sikula flago estas blua kun okradia suno […] kaj kreskanta luno [16]. VD:krescento
Rim.: La ĝiba parto vidiĝas tiam dekstra en la norda duonglobo de la tero, maldekstra en la suda duonglobo.
16. O. Arnošt Fischer, G. Stier: En sikula lando, 2014
beloruse:
маладзік (першая квадра месяца)
ĉine:
月牙 [yuèyá], 盈月 [yíngyuè], 朏 [fěi]
france:
lune croissante
germane:
zunehmender Mond
japane:
上弦の月 [じょうげんのつき]
nederlande:
wassende maan

malkreska luno, malkreskanta luno

ASTKAL Fazo kaj aspekto de la luno, kiam ĝia luma parto de tago al tago malgrandiĝas: la malkreskanta luno malaperis malantaŭ la nuboj, kaj estis malfacile vidi la vojon [17]; venis la malkreska luno flava-vanga [18].
Rim.: La ĝiba parto vidiĝas tiam maldekstra en la norda duonglobo de la tero, dekstra en la suda duonglobo.
17. Albisturo Kvinke: Tenebro, Monato, 2006/04, p. 25
18. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 1984
beloruse:
сход (квадра месяца)
ĉine:
残月 [cányuè], 殘月 [cányuè], 下弦月 [xiàxiányuè]
france:
lune décroissante
germane:
abnehmender Mond
japane:
下弦の月 [かげんのつき]
nederlande:
afnemende maan

mielluno

(frazaĵo)
Mielmonato: „en bonaj familioj la novaj geedzoj ne pasigas la unuan nokton sub la kontrolo de la najbaroj, kaj“ – tion ŝi aldonis pli faciltone – „tial oni ja inventis la miellunan vojaĝon“ [19].
angle:
honeymoon
beloruse:
мядовы месяц
bulgare:
меден месец
ĉine:
蜜月 [mìyuè], 蜜月假期 [mìyuèjiàqī]
france:
lune de miel
germane:
Flitterwochen
indonezie:
bulan madu
itale:
luna di miele
nederlande:
wittebroodsweken
svede:
smekmånad

novluno, nova luno, malplena luno

AST Fazo, aspekto de la luno, fine de ciklo, komence de nova ciklo, kiam videblas ankoraŭ eta parto de ĝia surfaco aŭ tute nenio: la novluno staris sur la ĉielo [20]; novluna nokto [21]; li forĵetis ĉion kontraŭ kelkaj gutaĉoj da vino, kiuj estos for antaŭ la venonta novluno [22]; arĝenta sonĝoherbaro / kovras la malplenan lunon [23].
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
22. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
23. F. García Lorca, trad. A. Alonso Nuñez: Al la urbo Santiago, Kajeroj el la Sudo, 1992 (14)
beloruse:
маладзік (новы месяц)
ĉeĥe:
nov, novoluní, nový měsíc
ĉine:
[shuò], 新月 [xīnyuè], 月缺 [yuèquē]
france:
nouvelle lune
germane:
Neumond
indonezie:
bulan baru
itale:
luna nuova
japane:
新月 [しんげつ]
nederlande:
nieuwe maan
okcidentfrise:
nijmoanne
slovake:
nov, nový mesiac
svede:
nymåne
ukraine:
молодик, новий/молодий місяць

plenluno, plena luno

ASTKAL Fazo, aspekto de la luno, kiam videblas la plena disko de ĝia surfaco: muziku per korno en novmonato, je la plenluno, en la tago de nia festo [24]; li revenos hejmen je la plenluno [25]; la plenluno disvastigis lumon preskaŭ tagan [26]; la plenluno leviĝis, ronda kaj granda, klara kaj bela en la blua aero [27]; la plena luno havas grandan influon ankaŭ al ni [28].
beloruse:
поўня
ĉeĥe:
úplněk
ĉine:
月圆 [yuèyuán], 月圓 [yuèyuán], 望月 [wàngyuè], 满月 [mǎnyuè], 滿月 [mǎnyuè], 望日 [wàngrì], 望 [wàng], 朢 [wàng], 圆月 [yuányuè], 圓月 [yuányuè], 朢 [wàng], 明月 [míngyuè]
france:
pleine lune
germane:
Vollmond
indonezie:
bulan purnama
itale:
luna piena, plenilunio
japane:
満月 [まんげつ]
nederlande:
volle maan
pole:
nów
slovake:
plný mesiac, spln (Mesiaca)
svede:
fullmåne
ukraine:
повний місяць, повня, місяць у повні
volapuke:
fulamun

lundaŭro, lunperiodo

KAL Tempo de tuta ciklo de la lunaj fazoj, proksimume 29,5 tagoj: en la regionoj, kie la sezonoj estas malmulte markitaj, la lundaŭro restis, post la tago, la fundamenta tempunuo [29]; unu fojon en ĉiu lunperiodo [30]. VD:monato
29. Vikipedio, Kalendaro
30. Borroughs Edgar Rice: Tarzan de la Simioj
beloruse:
месяцавы месяц
bretone:
loariad
ĉeĥe:
měsíční fáze
france:
lunaison
germane:
Lunation, Mondzyklus
hungare:
holdhónap, lunáció
itale:
lunazione
nederlande:
maanmaand
pole:
miesiąc księżycowy, lunacja
ruse:
лунный месяц
slovake:
fáza mesiaca
ukraine:
місячний місяць, синодичний місяць

administraj notoj

kreska ~o, kreskanta ~o: Mankas dua fontindiko.
miel~o: Mankas dua fontindiko.