Lilit/o

Lilito

1.
RELPERSFIL En hebrea tradicio, volupta kaj infanmortiga demono, origine ribela kaj nehoma unua kunulino de Adamo. VD:Lamio
2.
MIT En la antikva mitologio de Mezopotamio, aera, nokta kaj mortiga flugilhava diino: kiam la atenanino pridemandis la ĉefpastrinon pri la stranga flugilhava diino, ŝi eksciis, ke ĉe temploj de la Patrino de la Dioj en tempoj de antikvaj reĝoj de Mezopotamio ekzistis apartaj sanktejoj de Iŝtar-Kutitum, al kiu oni kultis kune kun la reĝino de noktoj, diino Lilito, kiu estas nur unu el la aspektoj de la Granda Patrino: Lilito estas la diino de servo al vira amo, kaj la ŝnuro en ŝia mano estas simbolo de tiu devo [1]. VD:lamio
3.
PSIFIL Laŭ teorio de C. G.  Jung, prototipa ideo de virina povo kaj de forprenita patrineco.
1. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: Tais el Ateno
angle:
Lilith
beloruse:
Ліліт
ĉine:
莉莉斯 [lìlìsī]
france:
Lilith
germane:
Lilith
itale:
1. Lilith 2. Lilitu 3. Lilith
katalune:
Lilith
nederlande:
1. Lilith 2. Lilitu 3. Lilith
pole:
1. Lilith, Lilit 2. Lilitu

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.