lamio
                  
               
               
                  
                     
                        - 1.
 
                        
                              Genro el familio 
                              lamiacoj
                              (Lamium), unu- aŭ plurjara
                              herbo 
                              tre ofta en Eŭropo,
                              kun labiaj
                              floroj, kies supra lipo estas kaskoforme volbita
                              kaj kies malsupra lipo havas grandan, foje duloban mezan 
                              parton kaj du malgrandajn dentoformajn aŭ tute mankantajn flankajn
                              lobojn; du stamenoj estas mallongaj, du pli longaj, ĉiuj kvar
                              fekundaj
                              kaj paralelaj.
                              
                         
                        - 2.
 
                        
                              En multaj mitologioj, virinforma estaĵo, eliranta nokte por suĉi
                              sangon,
                              abortigi gravedajn virinojn, mortigi infanojn kaj kelkfoje virojn.
                              
Lilito 
                     
                   
                  
                     
                        - angle:
 
                        - 1. nettles 
                        
 
                        - beloruse:
 
                        - 1. яснотка 2. ламія 
                        
 
                        - france:
 
                        - 1. lamier 2. Lamia 
                        
 
                        - germane:
 
                        - 1. Taubnessel 2. Lamia 
                        
 
                        - hungare:
 
                        - 1. árvacsalán 
                        
 
                        - itale:
 
                        - 2. lamia 
                        
 
                        - katalune:
 
                        - 1. ortiga blanca, ortiga borda, ortiga morta 2. làmia 
                        
 
                        - latinece:
 
                        - 1. Lamium  makulita ~o:
                                  Lamium maculatum. 
                        
 
                        - nederlande:
 
                        - 1. dovenetel 2. lamia 
                        
 
                        - pole:
 
                        - 1. jasnota, głucha pokrzywa 2. Lamia 
                        
 
                        - portugale:
 
                        - 1. lâmio 
                        
 
                        - rumane:
 
                        - 1. sugel, urzică moartă 2. Lamia 
                        
 
                        - ruse:
 
                        - 1. яснотка 
                        
 
                     
                  
                
            
            
               Lamio
                  
               
               
                  
                     
                        
                        
                              Amantino de 
                              Zeŭso, transformita al
                              envia kaj  sendorma infanmortiga 
                              monstro pro la doloro pri
                              la mortigo de ŝiaj infanoj:
                              
                                 Lamio estis bela reĝino de Libio kiu iĝis infan-manĝanta
                                 dajmonino,
                                 laŭ Aristofano, ŝia nomo devenis el la greka vorto por ezofago
                                 (λαιμός), aludante ŝian kutimon forgluti infanojn
                                 [1].
                                 
                              
Lilito 
                     
                     
                   
                  
                     
                        - beloruse:
 
                        - Ламія 
                        
 
                        - france:
 
                        - Lamia 
                        
 
                        - germane:
 
                        - Lamia 
                        
 
                        - itale:
 
                        - Lamia 
                        
 
                        - japane:
 
                        - オドリコソウ, ラミア 
                        
 
                        - katalune:
 
                        - Làmia 
                        
 
                        - nederlande:
 
                        - Lamia 
                        
 
                        - ukraine:
 
                        - глуха кропива 
                        
 
                     
                  
                
            
            
         
         
            
            
               administraj notoj
               ~o
                        : 
                     Mankas dua fontindiko.
                     ~o
                        : 
                     Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.