Adam/o PIV1
Adamo
- 1.
- Vira antaŭnomo hebredevena: Adamo! eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino Marta ; li deziris nepre perlabori vivrimedon, jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio [1]; Adamo, la filo de la Majstro, invitis lin hejmen post iu publika prezento [2].
- 2.
- Laŭ la Biblio, la unua homo: Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon [3]; laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva [4]; li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, — mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero [5]; neniu en la mondo estas pli antikva nobelo, ol la ĝardenistoj, fosistoj kaj tombistoj: ili daŭrigas la profesion de Adamo [6]; komenci de Adamo PrV ; parenco per Adamo PrV .
1.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
2. W. Messing: Homo-Legendo, La Ondo de Esperanto, 1999, n-ro 58-59
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:24
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto

- angle:
- Adam
- beloruse:
- Адам
- bretone:
- Adam
- bulgare:
- Адам
- ĉine:
- 1. 亚当 [yàdāng], 亞當 [yàdāng]
- dane:
- Adam
- france:
- Adam
- germane:
- Adam
- hebree:
- אדם
- hispane:
- Adán
- indonezie:
- Adam
- itale:
- Adamo
- japane:
- アダム
- katalune:
- Adam
- malaje:
- Adam
- nederlande:
- Adam
- pole:
- Adam
- portugale:
- Adão
- ruse:
- Адам
- svede:
- Adam
- ukraine:
- Адам