2kres/o

kreso

KUI Iu el pluraj specioj el familio brasikacoj, herbo kun akreta gusto, uzata kiel spico kaj salato: la ĝardenkreso (Lepidium sativum) […] havanta milde akrajn foliojn [1]; al la frankfurta verda saŭco tradicie apartenas almenaŭ sep herboj: borago, cerefolio, kreso, petroselo, pimpinelo, okzalo kaj ŝenoprazo [2]; skorbutherbo gustas kiel kreso [3].
angle:
cress
beloruse:
клапоўнік, крэс-салята
ĉine:
独行菜 [dúxíngcài], 獨行菜 [dúxíngcài]
france:
cresson
germane:
Kresse
hispane:
mastuerzo, berro
hungare:
zsázsa
japane:
オランダガラシ, クレソン
katalune:
morritort
nederlande:
tuinkers
norvege:
karse
pole:
rzeżucha, pieprzyca
portugale:
agrião
rumane:
creson
ruse:
кресс, кресс-салат
ukraine:
хрінниця

akvokreso

KUIBOT Specio el familio brasikacoj (Nasturtium officinale), manĝebla herbo, kiu kreskas en subakvaj lokoj: la akvokreso estas plurjara, moltiga planto, […] vivas apud fluakvoj, kiuj ne frostas eĉ vintre […], en Francio, oni kultivas akvokreson ekde la la 14-a jarcento [4].
angle:
watercress
beloruse:
кустоўнік
ĉine:
豆瓣菜 [dòubàncài], 西洋菜 [xīyángcài], 水田芥 [shuǐtiánjiè]
france:
cresson de fontaine
germane:
Brunnenkresse
hispane:
berro
hungare:
vízitorma
katalune:
creixen
latinece:
Nasturtium officinale
nederlande:
waterkers
norvege:
brønnkarse
pole:
rukiew wodna
portugale:
mastruço-dos-rios
rumane:
năsturel
ruse:
брункресс, водяной кресс, жеруха лекарственная

administraj notoj

akvo~o : Mankas dua fontindiko.