*korpus/o UV
*korpuso
- 1.
Plej ampleksa divido de
armeo,
konsistanta el pluraj
divizioj
(kaj havanta ĉiujn specojn de armiloj kaj armeaj servoj):
dank' al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris
tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al
Pi-Bailos
[1];
sepdek-ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj
magistroj kaj skribistoj […], ĝi estas ja korpuso da
bravuloj, […] ravaj homoj, mi al vi diras
[2];
(figure)
[ili] havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj
BdV
.
- 2.
Societo organizita kiel ordeno, kies membroj obeas
regularon kaj uzas komunan insignon aŭ uniformon:
studenta korpuso;
la diplomatoj estas membroj de la loka viena diplomata korpuso, havas
diplomatian imunecon kaj devas respekti la leĝojn de la gastlando
[3].
- 3.
Plena (aŭ almenaŭ, sufiĉe reprezenta) kolekto
da tekstoj pri
iu temo, en iu lingvo, de iu aŭtoro, uzata kiel materialo de
studo aŭ argumentado:
la Proverbaro Esperanta […] konsistigas tre gravan parton de la
teksta korpuso, kiun la aŭtorino esploris
[4];
la traktato „Pri la sepoj“ […] troviĝas en la hipokrata
korpuso
[5];
la korpuso de eventualaj eteo-kipraj surskriboj estas ĉiuokaze limigita, kaj
nombre (temas pri ne pli ol 15 tekstoj), kaj geografie (preskaŭ ĉiuj tekstoj
venas de la regiono de Amathunta, apud la nuna Limasolo), kaj kronologie (la
tekstoj estis skribitaj preskaŭ ĉiuj en la 4a jarcento
[6].
hapaksoRim.: Laŭ BL: (en la senco de kolekto de lingvaj materialoj) prefere diru tekstaro; (kiam temas pri parollingvaj materialoj) prefere diru parolkolekto.
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉap. 1.
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Monato, Julius Hauser: Kial diplomatoj?, 2013
4. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
5. Monato, Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
6. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
3. Monato, Julius Hauser: Kial diplomatoj?, 2013
4. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
5. Monato, Winfried Schumacher: Filozofio metio ideologio, 2012
6. Monato, Roberto Pigro: Kio estas la kipra silabaro?, 2014
- angle:
- 1. corps 3. corpus
- beloruse:
- корпус
- ĉeĥe:
- celek, corpus, korpus, sbírka
- ĉine:
- 3. 兵团 [bīngtuán], 語料庫 [yǔliàokù]
- france:
- 1. corps (d'armée) 3. corpus
- germane:
- 1. Korps 2. Corps diplomata ~o: Diplomatenkorps. 3. Korpus
- hungare:
- 1. hadtest 3. forrásanyag, korpusz
- itale:
- 1. corpo (mil.), arma (corpo) 3. corpus
- japane:
- コーパス
- katalune:
- 1. cos (d'exèrcit) 2. cos 3. corpus (lingüístic)
- nederlande:
- 1. legercorps, corps 3. corpus
- pole:
- 1. korpus 3. korpus
- portugale:
- corpus, coletânea 1. corporação
- rumane:
- corp
- ruse:
- корпус
- slovake:
- celok, korpus, zbierka