*kontuz/i

*kontuzi

(tr)
1.
MED Difekti pli aŭ malpli profunde organikan teksaĵon, ne ŝirvundante la haŭton: tiel mi boksas,[…] sed mi kontuzas mian korpon [1]; la nutristino lin kontuzis [2]; ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn [3]; (figure) Beatrico [povis] verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron [4]; (figure) por li la vivo estas ŝarĝo, […] kiu lin kontuzas [5]. VD:lezi1
2.
(evitinde) Vundi: kontuzita genuo sangis kaj ruĝiĝis [6].
angle:
bruise, contuse
beloruse:
кантузіць, прышыбіць
ĉeĥe:
odřít, pohmoždit
ĉine:
瘀伤 [yūshāng], 撞伤 [zhuàngshāng], 淤青 [yūqīng], 瘀青 [yūqīng]
france:
contusionner
germane:
quetschen, prellen
hispane:
contusionar
hungare:
összezúz, zúzódást okoz
japane:
打撲傷を与える [だぼくきずをあたえる]
katalune:
contusionar
nederlande:
kneuzen
pole:
kontuzjować
portugale:
contudir, machucar (contundir), pisar (contundir), magoar (contundir), fazer contusão em
rumane:
contuziona
ruse:
ушибить, контузить
slovake:
odrieť, pomliaždiť

kontuzo

MED Korpa difekto sekvanta el kontuzado: tio eĉ ne estas vundo, nur kontuzo [7]; la vundetoj de la vizaĝo kaj la kontuzoj de la dorso ŝajnas negravaj [8]; la maristoj […] pligrandigis la doloron de kontuzoj per la premado de siaj tuberoj [9]. VD:eĥimozo, sangumo, ŝvelaĵo
beloruse:
кантузія, прышыб
ĉeĥe:
kontuze, modřina, podlitina, pohmožděnina, zhmožděnina
ĉine:
挫伤 [cuòshāng], 撞伤 [zhuàngshāng], 痏 [wěi], 压伤 [yāshāng], 血晕 [xiěyūn]
france:
contusion
germane:
Quetschung, Prellung
hispane:
contusión
hungare:
zúzódás
japane:
挫傷 [ざしょう], 打撲傷 [だぼくしょう], 打ち身 [うちみ]
katalune:
contusió
nederlande:
kneuzing
pole:
kontuzja
portugale:
contusão
rumane:
contuzie, jignire
ruse:
ушиб, контузия
slovake:
modrina, podliatina, pomliaždenie

administraj notoj