kognitiv/a, kogn/a
kognitiva, kogna
- Rilata al la mensa traktado de informo kaj scio, t.e. pensado, perceptado, lernado kaj memorado: kognitiva lingvistiko [1]; kvankam la lingva esprimo de spaco ne estas unueca, ĝi tamen […] sekvas kognitivajn principojn [2]; kogna-konduta terapio [3]; kogna stimulado fare de la gepatroj al siaj kvarjaraj infanoj estas decida faktoro por antaŭvidi, kia estos la disvolviĝo de pluraj partoj de la kortekso [4]. afekcia, emocia
1.
Monato, Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?, 2011
2. Monato, Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?, 2011
3. Monato, Roberto Pigro: Tro da (mem)fotado, ja perturba agado, 2014
4. Monato, Lenio Marobin: Profitinda infanaĝo, 2013
2. Monato, Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo ĉu facila afero?, 2011
3. Monato, Roberto Pigro: Tro da (mem)fotado, ja perturba agado, 2014
4. Monato, Lenio Marobin: Profitinda infanaĝo, 2013
- angle:
- cognitive
- beloruse:
- кагнітыўны, пазнавальны
- ĉine:
- 認知 [rènzhī]
- france:
- cognitif
- germane:
- kognitiv
- hispane:
- cognitivo
- pole:
- kognitywny
- ukraine:
- пізнавальний