1aŭtomat/o PV
aŭtomato ↝
- 1. ↝
Maŝino kapabla mem regi ĉiujn, aŭ almenaŭ iujn, siajn funkciojn: disdona aŭtomato, pesaŭtomato; trian fojon ŝi venis al la trinkejo por resti tutan tagon, malpli por konsumi ol por konsumiĝi ĉe la aŭtomato ĉiam mongluta, foje monŝuta [1].
roboto
- 2.
(En teoria komputiko:) Abstrakta meĥanismo havanta finian nombron da „statoj“; „eksteran memoron“; kaj funkciadon regatan de finia aro da „reguloj“: finia aŭtomato; staka aŭtomato; turinga aŭtomato;
1.
I. Ertl: Jarmilŝanĝo, Monato, 2001:10
- angle:
- 1. automat finia ~o: finite automaton staka ~o: stack automaton turinga ~o: Turing machine 2. automaton
- beloruse:
- аўтамат
- france:
- automate
- germane:
- Automat turinga ~o: Turing-Automat, Turingscher Automat, Turing-Maschine
- hebree:
- אוֹטוֹמָט
- hispane:
- autómata finia ~o: autómata finito staka ~o: autómata de pila turinga ~o: Máquina de Turing
- hungare:
- automata finia ~o: véges automata staka ~o: veremautomata turinga ~o: Turing-féle automata
- itale:
- 1. automa finia ~o: automa a stati finiti staka ~o: automa a pila turinga ~o: macchina di Turing 2. macchina (inf.), automa
- nederlande:
- automaat
- pole:
- 1. automat finia ~o: automat skończony turinga ~o: maszyna Turinga 2. automat
- ruse:
- автомат finia ~o: конечный автомат staka ~o: автомат с магазинной памятью, стэковый автомат turinga ~o: машина Тьюринга
- slovake:
- automat staka ~o: zásobníkový automat turinga ~o: Turingov stroj
- svede:
- automat
aŭtomata
- 1.
- Funkcianta per meĥanismo aŭ programo sen homa direktado: aŭtomata aparato; por ebligi ... aŭtomatan traserĉadon je citaĵoj [2]; la utila funkcio de la internacia lingvo por la estonteco, ekz-e por la aŭtomata traduko kaj informprilaborado [3].
- 2.
- (figure) Farita kvazaŭ meĥanike, sen influo de la konscia volo: aŭtomata movo, laboro.
- angle:
- automatic
- beloruse:
- 1. аўтаматычны 2. аўтаматычны, машынальны
- france:
- automatique
- germane:
- automatisch 2. mechanisch
- hebree:
- אוֹטוֹמָטִי
- hispane:
- automático
- hungare:
- automatikus, önműködő
- itale:
- automatico
- nederlande:
- automatisch
- pole:
- 1. automatyczny 2. automatyczny
- ruse:
- автоматический
- slovake:
- automatický
- svede:
- automatisk
aŭtomate ↝
-
Laŭ maniero aŭtomata, meĥanika:
aŭtomate ripeti;
ŝi sin apogis aŭtomate sur lian brakonZ
.
aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon, poste
plenan grenon en spiko
[4];
la disvastigo de Latino ne devas aŭtomate
signifi la elpuŝadon de lokaj lingvoj;
mi aŭtomate iĝus ano de diasporo
[5].
maŝine, meĥanika
- angle:
- automatically
- beloruse:
- аўтаматычна, машынальна
- france:
- automatiquement
- germane:
- automatisch
- hispane:
- automáticamente
- hungare:
- automatikusan, önműködően
- itale:
- automaticamente
- nederlande:
- automatisch
- pole:
- automatycznie
- ruse:
- автоматически, машинально
- slovake:
- automaticky
- svede:
- automatiskt
aŭtomatigi
- Aranĝi de procezo tiel, ke ĝi funkcias aŭtomate, ordinare ĉenigante aŭtomatojn: procesoroj estas produktitaj en nombregoj pere de tre aŭtomatigitaj procezoj rezultigantaj en malalta kosto por unuo [6]; la mekanika kotonplukilo estas maŝino kiu aŭtomatigas rikoltadon de kotono en maniero kiu reduktas rikoltadan tempon kaj maksimumigas efikecon. [7].
- angle:
- automate
- germane:
- automatisieren
aŭtomatigo ↝
- angle:
- automation
- france:
- automation
- germane:
- Automatisierung
- hebree:
- אוטומציה
bankaŭtomato, monaŭtomato
- Aŭtomato provizanta al identigita kliento bankajn servojn: bankbiletojn, konteltirojn...: estas ebleco ŝanĝi vian valuton (eŭrojn, dolarojn, ktp) en bankoj kaj monaŭtomatoj [10]; ni ... elprenis iom da polaj zlotoj el la bankaŭtomato [11].
10.
UEA:
90-a Universala Kongreso, dua bulteno, 2005
11. C. Smith: Lech Wałęsa renkontis..., libera folio, 2012-01-08
11. C. Smith: Lech Wałęsa renkontis..., libera folio, 2012-01-08
- france:
- distributeur de billets
- hispane:
- cajero automático
- pole:
- bankomat
- rumane:
- bancomat
administraj notoj
~e:
Mankas verkindiko en fonto.