*ke
*ke
↝ 
Dependiga konjunkcio, enkondukanta:
- A.
-
Kompletigajn propoziciojn, kun rolo:
- 1.
- de subjekto: estas al mi tre agrable, ke mi havas la okazon nun saluti vinZ ; ne bone estas, ke la malsanuloj fumas tian fortan tabakonZ ;
- 2.
- de apozicio: tiun supozon, ke li estas trompisto, mi tuj pruvos al vi; mi faras al vi donacon, ke el via buŝo eliros perlojZ ; malgraŭ tio, ke
- 3.
- de predikato: lia penso estas, ke ni devas akcepti la inviton;
- 4.
-
de objekta komplemento:
mi sentas, ke la morto baldaŭ
min vokosZ
.
Rim. 1: Post verboj signifantaj „diri, kredi, pensi“ kaj la analogaj, Z kelkfoje subkomprenas la konjunkcion: vi scios ja, vi ilin al mi donis; kredu, mi dediĉas la tutan mian animon nur al mia reĝo; mi diras al vi, ŝi ricevos enterigon kristanan.Rim. 2: Post la konj. ke oni povas trovi ĉiujn modojn laŭ la senco: zorgu, ke la reĝo ricevu la leterojnZ ; ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus esp-onZ .
- B.
-
Cirkonstancajn propoziciojn, kun rolo de komplemento:
- 5.
-
de kaŭzo:
mi estas furioza, ke
mi staras kiel malpravulo, dum mi estas pravaZ
;
mi ĝojas, ke vi bone fartas;
mi dankas, ke vi venis.
Rim.: En tiu senco ke estas ordinare precizigita per tial, pro tio, pretekste: ĉiuj ŝatis esp-on tial, ke ĝi alproksimigas la homajn korojnZ ;
- 6.
-
de celo:
ekzistas ezoko, ke fiŝo ne
dormuZ
;
trapiku lin, ke li momente faluZ
;
kiu mi estas, ke mi iru al faraonoZ
?
Rim.: En tiu senco ke estas ordinare precizigita per por: al ĉiuj anoncu, por ke ĉiuj sciuZ ;
- 7.
-
de rezulto:
la muroj estis ornamitaj per
grandaj pentraĵoj, ke estis plezuro ĉion tion
vidiZ
;
paca silento, ke ne blovas eĉ
ventoPrV
;
kio estos al la popolo, ke ĝi plorasZ
?
Rim.: En tiu senco ke estas ordinare precizigita per tiel, tiamaniere, tia, tiom: mi tiel kuris, ke mi ne povas retrovi la spiron;
- 8.
- de kondiĉo: supoze ke estas dioj, tiuj dioj estas bonaj; mi morgaŭ foriros, kondiĉe ke vi min akompanos.
- angle:
- that
- beloruse:
- што (злучнік), каб
- ĉeĥe:
- že aby, nechť
- finne:
- että
- france:
- que (conj. sub.)
- germane:
- dass 7. damit
- hebree:
- ש-, אשר
- hungare:
- hogy
- katalune:
- que
- nederlande:
- dat
- pole:
- aby, ażeby, bodaj, by, że
- rumane:
- că, poate, probabil
- ruse:
- что (союз), чтобы (союз перед повелительным наклонением)
- slovake:
- aby, že
- svede:
- att
- volapuke:
- das
administraj notoj
~:
Mankas verkindiko en fonto.