*kiam

*kiam

1.
Demanda pronomo adverba, signifanta „en kiu tempo?“: kiam mi ekiru [1]? ĝis kiam [2]?
2.
(konjunkcio)
En la tempo, dum kiu...: kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn [3]; li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas [4]; de la momento, kiam la afero komenciĝis, mi tie estis [5]; de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon [6]; post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin [7]; post la lastaj militoj […] ni devas plifortiĝi, antaŭ kiam ni komencos novan bataladon diris la ministro [8]; ĉiun fojon, kiam [li] sin movis, la ombro sin ankaŭ movis [9]; kiam ajn [la morto] venas, ĝi ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas [10].
SUP:tabelvorto
afrikanse:
wanneer
albane:
kur
amhare:
መቼ
angle:
post ~: after. antaŭ ~: before.
arabe:
عندما
armene:
երբ
azerbajĝane:
zaman
beloruse:
калі
bengale:
যখন
birme:
ဘယ်တော့လဲ
bosne:
kada
ĉeĥe:
kdy jakmile, kdypak, když
ĉine:
等到 [děngdào], 几时 [jǐshí], 何时 [héshí], 及至 [jízhì], 什么时候 [shénmeshíhou], 何日 [hérì], 几点 [jǐdiǎn]
dane:
når
estone:
kui
eŭske:
denean
filipine:
kapag
france:
quand, lorsque, où (quand), à quel moment, au moment où ĉiun fojon, ~: chaque fois que. ~ ajn: quel que soit le moment où, en quelque moment que.
galege:
cando
germane:
1. wann 2. wenn post ~: nachdem. antaŭ ~: bevor. ĉiun fojon, ~: jedesmal, wenn.
guĝarate:
જ્યારે
haitie:
haŭse:
a lokacin da
hebree:
1. מתי 2. כאשר, כש-
hinde:
जब
hispane:
1. cuando
hungare:
1. mikor 2. amikor
igbe:
mgbe
indonezie:
ketika, saat 1. kapan
irlande:
nuair
islande:
þegar
itale:
quando
japane:
[どき]
jave:
nalika
jide:
ווען
jorube:
nigbawo
kanare:
ಯಾವಾಗ
kartvele:
როდესაც
katalune:
1. quan 2. quan, al moment que
kazaĥe:
қашан
kimre:
pan
kirgize:
качан
kmere:
ពេល
koree:
korsike:
quannu
kose:
nini
kroate:
kada
kurde:
heke
latine:
cum
latve:
kad
laŭe:
ໃນເວລາທີ່
litove:
kai
makedone:
кога
malagase:
rahoviana
malaje:
apabila
malajalame:
എപ്പോൾ
malte:
meta
maorie:
ka
marate:
तेव्हा
monge:
thaum
mongole:
үед
nederlande:
wanneer
nepale:
जब
njanĝe:
liti
okcidentfrise:
wannear
okcitane:
1. quand 2. quand, al moment que
panĝabe:
ਜਦ
paŝtue:
كله
pole:
kiedy 1. kiedy
portugale:
1. quando
ruande:
ryari
rumane:
când 1. când
ruse:
когда
samoe:
a
sinde:
جڏهن
sinhale:
කවදා ද
skotgaele:
cuin
slovake:
kedy, keď
slovene:
ko
somale:
marka
ŝone:
apo
sote:
neng
sunde:
iraha
svahile:
wakati
taĝike:
кай
taje:
1. เมื่อไหร่, ตอนไหน, เวลาไหน 2. เมื่อ, ในตอนที่, ขณะที่
tamile:
எப்போது
tatare:
кайчан
telugue:
ఉన్నప్పుడు
tibete:
ག་དུས་
ukraine:
коли
urdue:
جب
uzbeke:
qachon
vjetname:
khi
volapuke:
1. ven 2. sesun
zulue:
lapho

de kiam, ekde kiam, ekde tio ke, ekde ke

(konjunkcio)
De la koncerna tempo (inkluzive) kaj plu: estas jam la dua monato de kiam ni elveturis el Peterburgo! Revizoro ; ŝi obsedas min, ekde kiam mi vidis ŝin [11]; ekde tio, ke la ŝtato de Italio en jaro 1860 formiĝis, ĝia limo kontraŭ Francio ĉiam sekvis la plej altajn pintojn de la montaro Alpoj [12]; mi estas denaskulo do mi parolas esperanton jam ekde ke mi povas paroli [13].
VD:post kiam
Rim.: „De kiam“ estas malnova kaj ofte uzata formo. „Ekde kiam“ aperis en la 1970aj-1980aj jaroj. „Ekde tio ke“ kaj „Ekde ke“ estas formoj el la komenco de la 21a jarcento. La formoj kun „ekde“ povas enhavi nuancon de tujeco, pri kiu vidu sub „tuj de kiam“. [ĵv]
11. C. Piron: Ĉu ni kunvenis vane?, 1982
12. M. Mäkitalo: IJF en Fenestrelle, italaj Alpoj, en: Esperantolehti, 2002:3
13. Alina: Intervjuo kun Alina, Tubaro, 2019-08-21
beloruse:
ад (часу), з моманту
ĉine:
以來 [yǐlái], 从那时起 [cóngnàshíqǐ]
france:
depuis que
germane:
seit
japane:
いつから
taje:
ตั้งแต่เมื่อ

ĝis kiam

1.
(demanda pronomo)
Kiom longatempe? haltonte en kiu tempo?: ĝis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon [14]?
2.
(konjunkcio)
Ĝis2: la demando pri Fenicio restas nesolvita, ĝis kiam vi suriros la tronon [15]; li neniam elspezis unu pencon krom tiuj absolute necesaj, kaj ŝparis kaj ŝparis ĝis kiam alvenis la tago je kiu li ekkriis al si mem: „nun mi povas ŝanĝi ĉion; mi ĉesos esti laboristo kaj fariĝos fabrikisto“ [16].
Rim.: L. L. Zamenhof por la konjunkcia senco preskaŭ ĉiam uzis „ĝis“. Aliaj aŭtoroj regule konstruis samsencan „ĝis kiam“ per la prepozicia rolo de la vorto. Pluraj gramatikistoj kaj vortaristoj malrekomendas ĉi tion pro „pleonasmeco“. Por la demanda senco ĉiuj uzas la formon „ĝis kiam“: ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin [17]? [ĵv]
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 16:28
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 14a
16. J. Merchant: Kompatinda Klem, 1931
17. La Nova Testamento, S. Mateo 17:17
angle:
until
beloruse:
да, да таго, пакуль, пакуль не
ĉine:
直到 [zhídào], 迨 [dài], 直待 [zhídài], 为止 [wéizhǐ], 直至 [zhízhì], 至 [zhì], 等到 [děngdào]
france:
jusqu'au moment où
germane:
bis
hebree:
עד ש-, עד אשר
hispane:
hasta
hungare:
amíg
japane:
~するまで
katalune:
d'aquí a
nederlande:
tot
okcitane:
d'aicí
pole:
aż do, dopóki nie
portugale:
até que
ruse:
до тех пор, пока, пока не
taje:
จนถึงตอนไหน, เมื่อไหร่จะ

tuj de kiam, ekde kiam

(konjunkcio)
Apenaŭ4: tuj de kiam [la malbonoj] alvenas, la okazaĵo, ĉar ĝi forprenas de ili ĉion imagan, kion ili havis, reduktas ilin al ilia ĝusta valoro [18]; ekde kiam oni herbojn kolektas nur por fariĝi aŭtoro aŭ profesoro, tiu tuta milda ĉarmo svenas [19].
beloruse:
як толькі, калі толькі
ĉine:
一經 [yījīng], 直系 [zhíxì], 直接 [zhíjiē], 立即 [lìjí]
france:
dès que, à peine (conj. sub.)
germane:
unmittelbar als
itale:
appena (tempo), quando (appena)
pole:
od kiedy

ekkiam

(neologismo)
1.
Tuj post kiam, komencante kiam (laŭ la komenca senco de ek-1): Ekkiam regos am' sur ter' ⫽ Alvenos tagoj sen malsato [20].
2.
Je la momento kiam, apenaŭ (laŭ la momenta senco de ek-2): ekkiam la edzo lasas ŝin sola ŝi vokas la nekonaton [21]; ĉiam same! ekkiam mi enbanujiĝas, tuj iu tedulo alvenas!
20. Remon Levesk', trad. Ĵak Le Puil: Ekkiam regos am' sur ter', La Verda Trobadoro, FLE/SAT-Junulfako, 1986.
21. La krimo de Strato Lursin', 2003
beloruse:
як толькі
hungare:
mihelyt, amint, alighogy
itale:
appena (tempo), subito dopo, quando
pole:
jak tylko
ruse:
как только

administraj notoj

pri ek~:
    Mi ne vidas la nuancon inter ambaŭ sencoj. Ĉiuokaze la vorto
    aspektas francismo por signifi la subjunkcian sencon de "apenaŭ".
    [MB]