*ol

*ol

Konjunkcio esprimanta diferencon ĉe komparo
1.
por enkonduki la duan samnaturan komparataĵon: ŝia pli juna fratino estas ja pli bela ol ŝi [1]; [ĉe] la fino de la historio, ni scios pli multe ol ĉe la komenco [2]; ne restis pli ol kvindek rajdistoj [3]; [li] havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj [4]; [li estas] ne generalo, sed ne malpli valoras ol generalo [5]; iafoje la kuraĝo valoras pli multe ol la prudento [6]; kiu nenion timas estas ne malpli potenca ol tiu, kiun ĉiu timas [7]; li povas veni ne pli frue, ol en la nokto [8]; pli bona pano sen butero ol kuko sen libero PrV ; pli feliĉa estas donanto ol prenanto PrV .
Rim.: Oni vidas, ke la komparataĵo, kiu sekvas la konjunkcion ol, havas ĉiam la saman formon kiel tiu, al kiu ĝi rilatas (substantivo, adjektivo, infinitivo, kc). Ĝi havas konsekvence ankaŭ saman kazon: li vin amas pli ol ĉiujn (oni komparas la amon al vi kaj al ĉiuj) [9]; li vin amas pli ol ĉiuj (oni komparas la amon de li kaj de ĉiuj); vi vidis iun alian ol min (la objekta „ol“, „ne min vi vidis“); vi vidis iun alian ol mi (la subjekta „ol“, „vi vidis unu homon, kaj mi vidis alian homon“).
2.
por enkonduki frazon kun subjunkcio, kutime per ol kiam, ol kiel, ol kiom, ol se, laŭ tio, ĉu ĝi havas tempan, manieran, mezuran aŭ kondiĉan sencon: ne malligu ĝin pli frue, ol kiam la reĝidino demandos pri la objekto [10]; tio estas pli ol kiom mi povis sonĝi [11]; ŝi alnaĝadis multe pli proksime […], ol kiel kuraĝus iu alia [12]; estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan [13]; mi havas pli bonajn okulojn, ol kiel oni pensas [14]; pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti [15]; ĝi ĉesos bati ne pli frue, ol kiam vi diros: bastono, en la sakon [16]! ŝati ilin pli alte, ol kiom ili meritas [17]; „sia“ montras pli grandan intimecon […]. ol kiom montras la vorto „ĝia“ [18]; traglitas pli da mallumaj nuboj, ol kiom la nordo scias [19]; nenio pli grandan mizeron prezentas, ol se sano mankas kaj ŝuldoj turmentas PrV .
Rim.: Okaze tamen sufiĉas la simpla ol: ĝi daŭris longe – pli longe ol mi kredis [20]; ekzistas en ĉielo kaj sur tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj.
3.
por enkonduki okazon aŭ eblon, kiun oni preferas al la antaŭa laŭ prefero, laŭ tempo ktp: mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn […], ol (anstataŭ) per mortigo akiri vivon en riĉeco [21]! ili eble elektos alian solvon, ol (anstataŭ tiun, kiun) ni elektis [22]; la esprimon „ne jam“ […] signifas ion tute alian ol „jam ne“ [23]; ŝi estis tute alia, ol kiel Knut ŝin imagis al si [24]; antaŭ ol (antaŭ kiam) vi venos al mi, li diros al mi la veron [25]; lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol (post kiam) li legis la pergamenon [26].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 15:2
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 13:7
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 27:23
5. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
8. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
9. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
13. La Nova Testamento, Mateo 5:29
14. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, AKTO DUA
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:13
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo , la orazeno kaj bastono el sako
17. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Tria
18. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
20. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
23. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
25. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 24
26. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 2
afrikanse:
as
albane:
se
amhare:
ይልቅ
angle:
than
arabe:
من
armene:
քան
azerbajĝane:
daha
beloruse:
чым (пры параўнаньні), за (пры параўнаньні), ад (пры параўнаньні), ніж (пры параўнаньні)
bengale:
তুলনায়
birme:
ထက်
bosne:
od
bretone:
eget, evit (eget)
ĉeĥe:
než
dane:
end
estone:
kui
eŭske:
baino
filipine:
kaysa
finne:
kuin (erilaisuutta ilmaiseva)
france:
que (comparatif)
galege:
que
germane:
als (vergleichend)
guĝarate:
કરતાં
haitie:
pase
haŭse:
fiye da
hebree:
מ- (מאשר), מאשר
hinde:
से
hispane:
que
hungare:
mint
igbe:
karịa
irlande:
islande:
en
japane:
比べて [くらべて]
jave:
saka
jide:
ווי
jorube:
ju
kanare:
ಕ್ಕಿಂತ
kartvele:
მეტი
kazaĥe:
қарағанда
kimre:
nag
kirgize:
караганда
kmere:
ជាង
koree:
보다
korsike:
kose:
ngaphezu
kroate:
od
kurde:
dema ko
latine:
quam
latve:
nekā
laŭe:
ກ່ວາ
litove:
nei
makedone:
од
malagase:
noho ny
malaje:
daripada
malajalame:
അധികം
malte:
minn
maorie:
atu
marate:
पेक्षा
monge:
tshaj
mongole:
илүү
nederlande:
dan
nepale:
भन्दा
njanĝe:
kuposa
okcidentfrise:
as
panĝabe:
ਵੱਧ
paŝtue:
په پرتله
pole:
niż (przy stopniowaniu)
portugale:
que, do que
ruande:
kuruta
ruse:
чем
samoe:
nai lo
sinde:
کان
sinhale:
වඩා
skotgaele:
na
slovake:
než
slovene:
kot
somale:
ka badan
ŝone:
pane
sote:
ho feta
sunde:
tibatan
svahile:
kuliko
svede:
än
taĝike:
нисбат ба
taje:
กว่า
tamile:
விட
tatare:
караганда
telugue:
కంటే
ukraine:
ніж
urdue:
سے
uzbeke:
nisbatan
vjetname:
hơn
zulue:
kunalokho

administraj notoj