*karusel/o

*karuselo

1.
Porinfana amuzilo, konsistanta el lignaj rajdbestoj kaj seĝoj, metitaj sur granda ronda plataĵo, kiu turniĝas ĉirkaŭ sia akso: foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj Metrop ; daŭre kaj daŭre la pensoj sin trudis, karusele ili ripetadis sin [1]; (figure) la vivo, ĉi giganta, enigma karusel', / sencelan bardon portis laŭ centrifuga rondo [2]; (figure) la eŭropa politiko ne plu kondamnas nin al tiu eterna karuselo, ĉe kiu fine la samaj sinsekvas en la potenco por fari la saman politikon kaj montri la saman senpovecon [3].
2.
HISSPO Festa turniro, kie kavaliroj aŭ rajdistoj turniĝe kaj artisme manovras.
1. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 29. Sorto Flatas, Sorto Batas
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
3. Alfrontiĝo kun Germanujo, Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
angle:
1. carousel, merry-go-round 2. carousel
beloruse:
1. карусэль
bretone:
1. kazeg-vezevenn
ĉeĥe:
cyklická obsluha (několika procesů procesorem)
ĉine:
1. 旋轉木馬 [xuánzhuǎnmùmǎ]
france:
1. manège (forain) 2. carrousel
germane:
1. Karussell, Ringelspiel 2. Karussellreiten, Ritterspiel mit Ringstechen
hispane:
2. carrusel
hungare:
1. körhinta, ringlispil 2. lovasjáték, karusszel
japane:
メリーゴーラウンド, 回転木馬 [かいてんもくば], 騎馬試合 [きばしあい]
katalune:
1. cavallets 2. carrusel
nederlande:
1. caroussel, draaimolen, paardenmolen 2. caroussel
pole:
1. karuzela 2. karuzel
ruse:
1. карусель 2. карусель (конное состязание), конное состязание
slovake:
cyklická obsluha (niekoľkých procesov procesorom)
ukraine:
карусель, верхова їзда по колу

karuseli

(ntr)
(figure)
Alternadi, ade kaj senpaŭze kirliĝi kaj ŝanĝiĝi: dubo karuselis en lia kapo [4]; mi falis teren, ĉirkaŭ mi karuselis kaj zumis terure, mi sentis premantajn dolorojn MortulŜip . SIN:kalejdoskopiVD:svarmi
beloruse:
круціцца (бы на карусэлі)
ĉeĥe:
točit se, vézt se na kolotoči, vířit
ĉine:
盘旋 [pánxuán], 回旋 [huíxuán]
france:
se bousculer (fig.), s'embrouiller (fig.)
germane:
kreisen
katalune:
embrollar-se, remenar-se
nederlande:
ronddraaien
pole:
kręcić, mieszać, mącić
ruse:
быстро меняться, крутиться в круговерти
slovake:
zúčastniť sa na jazdeckom turnaji

administraj notoj