8kanzon/o PVEF
kanzono


-
Versaĵo nereligia,
plejofte gaja, sprita aŭ moka, konsistanta
el egalaj strofoj finiĝantaj per rekantaĵo kaj destinita
por esti kantata:
deveninta el la kantoj de trobadoroj, la kanzono
estas unue formitaj de Danto kaj Petrarko;
la kantistino Ramona van Dalsem […] ĝenerale mem verkas siajn
kanzonojn
[1];
Kalocsay debutis traduke en la poezia kampo per la libro
Kantanta Kamparo, antologio el popolkanzonoj de Hungario
[2];
siajn komikajn kanzonojn la ruzega protagonisto – Ostap Bender – kantas, kvazaŭ
en itala tragedio
[3];
[ŝi] aŭskultas klasikan muzikon kaj kanzonojn de Elton John
[4].
odo
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
4. Monato, In-forme
2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
3. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, VII. Gimnastiko por artaj sistemoj
4. Monato, In-forme
- angle:
- song, ballad, chanson, canzone
- beloruse:
- шансон
- bretone:
- kanaouenn
- ĉeĥe:
- kancona, kuplet, popěvek, šanson
- ĉine:
- 謳 [ōu], 歌 [gē], 山歌 [shāngē], 歌曲 [gēqǔ], 歌謠 [gēyáo], 小曲 [xiǎoqǔ]
- france:
- chanson
- germane:
- Kanzone, Chanson
- hispane:
- canción
- hungare:
- dal, nóta
- japane:
- シャンソン [しゃんそん], 歌謡曲 [かようきょく], カンツォーネ
- katalune:
- cançó
- nederlande:
- lied, luisterlied, chanson
- pole:
- piosenka
- rumane:
- cântec
- ruse:
- песня, баллада, канцона, шансон
- slovake:
- častuška, šansón
- taje:
- เพลง
- ukraine:
- канцона, шансонетка, пісня