10Kamerun/o
Kameruno
- 1.
PIV2
La plej alta monto — fakte vulkano — de la Okcidenta
Afriko
(9˚10'E 4˚12'N), surloke nomita
„Monto de grandeco“ (Mongo ma Ndemi).
- 2.

[1]
Lando
en la centra Afriko
kun ĉefurbo Jaundeo; teritorio de Respubliko Kameruno,
limanta kun
Centr-Afriko,
Ĉado,
Ekvatora Gvineo,
Gabono,
Kongo Brazavila,
Niĝerio
kaj Atlantiko
(Gvinea Golfo):
„kion ni vere bezonas, estas pura akvo kaj veraj lernejoj”, kritikis delegito el
Kameruno dum la menciita komunikada pintkonferenco
[2];
finiĝis 13-jara disputo inter Niĝerio kaj Kameruno pri la nafto-riĉa duoninsulo
Bakassi
[3];
nuntempe Kameruno importas nafton, dum 90 % de la niĝeriaj ŝtataj enspezoj
devenas de nafto
[4];
la teamo analizis ĉimpanzajn fekaĵojn, kolektitajn el solecaj regionoj de la
arbaro de Kameruno, pri la ĉeesto de virusa heredeca substanco
[5];
se oni komparas Kongon kun ekzemple Kameruno, konstateblas ke en Kameruno homoj
bone manĝas, ĉar tie la manĝaĵoj malmultekostas, kaj ke la transporto bone
funkcias, ĉar estas bonaj vojoj
[6].
(CM)
Kamerunio
1.
Oficiala Informo de AdE, numero 12
2. Monato, Stefan Maul: Primitive
3. Monato, Princo Henriko Oguinye: Venkas la verdikto
4. Monato, Princo Henriko Oguinye: Venkas la verdikto
5. Monato, Oliver Kim: Genetika analizo konfirmas la originon de HIV-1
6. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas
2. Monato, Stefan Maul: Primitive
3. Monato, Princo Henriko Oguinye: Venkas la verdikto
4. Monato, Princo Henriko Oguinye: Venkas la verdikto
5. Monato, Oliver Kim: Genetika analizo konfirmas la originon de HIV-1
6. Monato, Nelly Masemi: Stabila valuto gravas
- angle:
- Cameroon
- beloruse:
- Камэрун
- bulgare:
- Камерун
- ĉine:
- 喀麥隆 [Kāmàilóng]
- france:
- Cameroun 1. Mont Cameroun
- germane:
- Kamerun
- indonezie:
- Kamerun
- japane:
- カメルーン山 [カメルーンさん]
- katalune:
- el Camerun, República del Camerun 1. mont Camerun
- nederlande:
- 1. Kameroenberg 2. Kameroen
- pole:
- Kamerun, Republika Kamerunu
- portugale:
- Camarões
- ruse:
- Камерун
- ukraine:
- Камерун