10Niĝeri/o RLN
Niĝerio (NG)

Ŝtato en la centra
Afriko
kun ĉefurbo Abuĝo; teritorio de Federala Respubliko Niĝerio,
limanta kun
Benino,
Ĉado,
Kameruno,
Niĝero
kaj Atlantiko (Gvinea
Golfo):
ankaŭ en la petrolriĉa Niĝerio, en Afriko, la popolo ne prosperas
ekonomie
[1];
pluraj landoj ne atingas sian normalan produktokvanton pro politikaj malhelpoj
enlandaj (ekzemple Niĝerio)
[2];
oni nomis la bordregionon de Gvinea Golfo kaj Niĝerion la tombo de
blanka homo
[3];
Niĝerio estas sekulara ŝtato, sed la registaro, eble timante la armeon,
kiu konsistas 90-procente el norduloj, permesis en la nordo islaman leĝaron
[4];
vivas en Niĝerio pli ol 450 gentoj kun malsamaj religioj
[5].
1.
Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
2. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
3. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso
4. Monato, Prince Henry Oguinye: Rivalas religioj, mortas miloj
5. Monato, Princo Henriko Oguinye/pg: Kiom da ... disputoj?
2. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000/11, p. 8
3. Monato, Vladimir Lemelev: Afriko kaj aidoso
4. Monato, Prince Henry Oguinye: Rivalas religioj, mortas miloj
5. Monato, Princo Henriko Oguinye/pg: Kiom da ... disputoj?
- angle:
- Nigeria
- beloruse:
- Нігерыя
- bulgare:
- Нигерия
- ĉine:
- 尼日利亚 [Nírìlìyà], 尼日利亞 [Nírìlìyà], 奈及利亚 [Nàijílìyà], 奈及利亞 [Nàijílìyà]
- france:
- Nigeria, République fédérale du Nigeria
- germane:
- Nigeria
- indonezie:
- Nigeria
- japane:
- ナイジェリア [ないじぇりあ]
- nederlande:
- Nigeria, Nigerië
- pole:
- Nigeria, Federalna Republika Nigerii
- portugale:
- Nigéria