*kamen/o
*kameno
- Parto de ĉambro, kie oni aranĝis por hejtado, kuirado aŭ aliaj celoj, masonitan aŭ metalan aparaton, konsistantan el fajrujo kaj fumtubo: sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono […] en kiu sin trovas bolanta akvo [1]; fajro brulis en lia kameno eĉ en somero [2]; la tuta papero estis metita en la kamenon, por esti forbruligita [3]; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno PrV ; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno PrV . forno, kamenkapuĉo, kamentubo, kamentubisto
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
- angle:
- fireplace
- beloruse:
- камін
- bretone:
- oaled
- bulgare:
- камина
- ĉeĥe:
- kamna, krb
- ĉine:
- 壁炉 [bìlú]
- france:
- cheminée (dans une pièce)
- germane:
- Kamin
- hispane:
- chimenea
- hungare:
- kandalló
- japane:
- 暖炉 [だんろ]
- katalune:
- xemeneia, llar
- nederlande:
- schoorsteen (stookplaats)
- pole:
- kominek, koza (rodzaj kominka)
- rumane:
- cămin
- ruse:
- камин
- slovake:
- kozub, krb
- ukraine:
- камін, піч, вогнище