*kaldron/o

*kaldrono

1.
KUI Granda metala vazo por kuiri, boligi ktp: el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo [1]; tekaldrono [2]; (frazaĵo) kaldrono ridas pro poto, kaj mem estas kota PrV ; (frazaĵo) ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero (ne ataku pli fortajn ol vi) PrV ; „La granda kaldrono“ (romano de John Francis) [3]; (figure) Kaŭkazio estis granda kaldrono, en kiu fandiĝis popoloj de diversaj lingvoj, vivmanieroj kaj historio [4];
a)
TEK Akvujo de vapormaŝino, kaldronego: la kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon FK ; vapormaŝina kaldrono [5];
b)
TEK Granda metala ujo por varmigi miksaĵon de akvo, malto kaj lupolo antaŭ la fermentado al biero: bierfara kaldrono [6] [7].
2.
GEOG Ronda valo: la itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis […] tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro [8]; imponaj pejzaĝeroj kiel la monto Fuĵi kaj kaldronaj lagoj estas kreitaj de vulkanoj [9].
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro
3. Francis John: La granda kaldrono. ‐ Antverpeno, La Laguna: Stafeto, 1978
4. Monato, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov: La oseta lingvo, 2003
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
8. E. Georgiev: Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj, Monato, 2000/10, p. 18-19
9. Monato, Isikawa Takasi: Kiam tremetoj fariĝas tremegoj, 2015
angle:
1. cauldron 2. hollow
beloruse:
1. кацёл, бак (напр., для кіпячэньня) 2. нізіна, лагчына (круглая)
bretone:
1. kaoter (kegin) 2. toull (torosennadur)
ĉeĥe:
kotel, kotlík
ĉine:
烧水壶 [shāoshuǐhú], 鍋 [guō], 鑊 [huò], 鬵 [qián]
finne:
~o ridas pro poto, kaj mem estas kota: pata kattilaa soimaa (sananl.). 1. pata, (iso) kattila 2. kattilalaakso
france:
1. chaudron 2. cuvette (géog.)
germane:
Kessel 1.a Dampfkessel 1.b Bierpfanne, Sudkessel, Bierkessel 1. Kessel 2. Talkessel
hispane:
1. caldero
hungare:
1. üst, bogrács, kondér 2. völgykatlan
japane:
かま, 大なべ [だいなべ], カルデラ, 釜状陥没 [かまじょうかんぼつ]
katalune:
1. cassola, olla 2. circ, caldera, depressió
nederlande:
~o ridas pro poto, kaj mem estas kota: de pot verwijt de ketel dat hij zwart ziet. 1. ketel 2. keteldal
pole:
bojler, kadź, kocioł
portugale:
1. caldeirão
rumane:
boiler, cuvă
ruse:
~o ridas pro poto, kaj mem estas kota: на себя посмотри (посл.). 1. котёл, бак (для кипячения, варки) 2. котловина
slovake:
kotlina
svede:
1. kittel
taje:
1. หม้อ
ukraine:
казан, бак

kaldronego

TEK
PV Granda ujo, kie oni vaporigas akvon, por funkciigi vapormaŝinojn.
Rim.: Tiu vortformo estas malkonvena por ne tro antikvaj aranĝaĵoj, kiuj baldaŭ perdis duonsferan formon kaj iĝis tubaĵoj (kiel en varmocentraloj). Tial la formo de la angla termino estas pli rekomendinda kaj taŭga: boligilo. [Sergio Pokrovskij]
angle:
(steam) boiler
beloruse:
кацёл (машыны)
bretone:
kaoter (tommerezh)
ĉeĥe:
velký kotel
ĉine:
鍋爐 [guōlú], 釜 [fǔ]
finne:
(höyrykoneen) kattila
france:
chaudière
germane:
Kessel (grosser)
hispane:
caldera
hungare:
kazán
japane:
ボイラー
katalune:
caldera
nederlande:
stoomketel
pole:
bojler, kadź, kocioł
rumane:
cazan, căldare
ruse:
котёл (паровой машины и т.п.)
slovake:
veľký kotol
ukraine:
(паровий) котел

vaporkaldrono

TEK
PIV1 Kaldronego: en la vaporkaldronejo [de la elektrostacio] oni klarigas al mi, ke dudek vagonoj da ĉiutage venanta karbo estas malŝarĝataj ĉi tie de unu homo dum du kaj duono minutoj [10].
angle:
(steam) boiler steam generator
beloruse:
кацёл (машыны)
bretone:
kaoter (tommerezh) vapor~ejo: kambr ar gaoter.
ĉeĥe:
parní kotel
ĉine:
鍋爐 [guōlú]
finne:
höyrykattila (tekn.)
france:
chaudière vapor~ejo: chaufferie.
germane:
Dampfkessel
japane:
蒸気ボイラー [じょうきぼいらー]
katalune:
caldera
nederlande:
stoomketel
pole:
kocioł parowy
rumane:
generator de abur
ruse:
паровой котёл
slovake:
parný kotol
ukraine:
паровий котел

administraj notoj

~ego: Mankas dua fontindiko.
~ego: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.