1inkognit/o
inkognito
- 1.
- Persono, prezentiĝanta sub fremda nomo, aŭ ne anoncanta sian nomon, por eviti rekonon, ne altiri al si la atenton kaj faciligi siajn taskojn: li volas, ke oni vidu en li inkogniton, [...] ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas [1]; la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo [2]. anonimulo, nekonato1
- 2.
- Inkogniteco: vestita nur per inkognito la baronin' ne pensas plu pri teda devo de vizito en la salonoj de l' enu' [3]; inkognito dum la vojaĝoj liberigas la reĝojn de lacigaj kaj enuigaj festoj VdE . masko, pseŭdonimo
Rim.:
La du sencoj ne estas inter si logike akordigeblaj.
La unuaj vortaroj registris nur la sencon „eco“, sed
la senco „ulo“, kiu restas sola en la modernaj vortaroj,
ŝajnas esti zamenhofa, kvankam la unua ekzemplo sugestas sencon
pli proksiman al „malaltranga anonimulo“.
1.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 2:8
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:2
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Homoj ĉe l' marbordo
2. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:2
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Homoj ĉe l' marbordo
- angle:
- 2. incognito
- beloruse:
- 1. інкогніта (нехта) 2. інкогніта, ананімнасьць
- france:
- 1. incognito (subst., personne gardant l'anonymat), anonyme (subst.) 2. incognito (subst., état), anonymat
- germane:
- 2. Inkognito
- hispane:
- 2. incógnito
- japane:
- お忍びの人 [おしのびのじん], 微行者 [びぎょうじゃ]
- katalune:
- 1. incògnit 2. incògnita
- nederlande:
- 2. incognito
- portugale:
- 1. incógnito (subst., pessoa)
- ruse:
- 1. инкогнито (некто) 2. инкогнито
- ukraine:
- інкоґніто (ім.)
inkognite
- Nerekonate, kiel inkognito 1: al ni venas revizoro [...] el Peterburgo, inkognite, kaj ankoraŭ kun sekreta ordono [4]; la gazetoj anoncas, ke la reĝo alvenis inkognite al Parizo PV ; ni decidis pasigi la unuajn plene komunajn noktojn en tiu ĉi hotelo, tute inkognite, for de la cetera mondo [5]; ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo [6]. anonima
4.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
5. Franz-Georg Rössler: La unua nokto, Monato, 2004/11, p. 28
6. Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda, Monato, 2010/05, p. 21
5. Franz-Georg Rössler: La unua nokto, Monato, 2004/11, p. 28
6. Julia Sigmond kaj Sen Rodin: La malĵaluzo de Klorinda, Monato, 2010/05, p. 21
- beloruse:
- інкогніта (прысл.), ананімна
- ĉine:
- 隐名 [yǐnmíng]
- france:
- incognito (adv.)
- germane:
- inkognito (adv.)
- japane:
- お忍びで [おしのびで], 身分を隠して [みぶんをかくして]
- katalune:
- d'incògnit
- nederlande:
- incognito
- portugale:
- incógnito (adv.)
- ruse:
- инкогнито (нар.), анонимно
- ukraine:
- інкоґніто (присл.)
inkogniteco
- Stato de inkognito 1, nerekonateco: mi profitis de tiu inkogniteco por momente konversacii kun homo [7]; li estis decidinta, ankoraŭ teni sian inkognitecon [8].
7.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
- beloruse:
- інкогніта, ананімнасьць
- ĉeĥe:
- inkognito
- ĉine:
- 匿名 [nìmíng], 无名 [wúmíng], 匿名性 [nìmíngxìng], 匿名者 [nìmíngzhě]
- france:
- incognito (subst., état), anonymat
- germane:
- Anonymität, Tarnung (Inkognito)
- japane:
- お忍び [おしのび], 微行 [びこう]
- katalune:
- anonimat
- nederlande:
- anonimiteit
- portugale:
- incógnito (subst., estado)
- ruse:
- инкогнито, анонимность
- slovake:
- inkognito
administraj notoj
pri
~o 2.:
Mi transportis cxiujn jamajn tradukojn al la senco "eco", la nura, kiu ekzistis gxis nun, sed ne certas, cxu tio vere gxustas. [MB]