*ink/o

*inko

1.
Kolora fluaĵo uzata por skribidesegni: nigra, ruĝa inko; skribi […] per inko kaj kano [1]; mi skribis en la libron per inko [2]; vi jam elskribis la tutan inkon FK ; la akvo […] ŝajnis nigra kiel inko [3]; ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan BdV .
2.
=presinko
angle:
ink
beloruse:
атрамант, чарніла
ĉeĥe:
inkoust
ĉine:
墨水 [mòshuǐ], 墨 [mò], 墨魚 [mòyú]
france:
encre
germane:
Tinte
hispane:
tinta
hungare:
tinta
indonezie:
tinta
japane:
インク, インキ
nederlande:
inkt
pole:
atrament
portugale:
1. tinta (para escrever) 2. tinta (de impressão)
ruse:
1. чернила
slovake:
atrament
tibete:
སྣག་ཚ་
ukraine:
чорнильна пляма

*inkujo [4]

Malgranda vazo por inko: mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [5]; la inkujo elfalis el lia mano kaj rompiĝis kaj la tuta inko elverŝiĝis FK ; la skribisto prenis inkujon kaj penikon [6]; ĝi estis tro profunde trempita en la inkujo [7].
angle:
inkpot, inkwell
beloruse:
чарніліца
ĉeĥe:
kalamář, nádrž na polygr. barvu
france:
encrier
germane:
Tintenfass ~sorbilo: Tintenlöscher, Löschwiege.
hispane:
tintero
hungare:
tintatartó
indonezie:
tempat tinta
japane:
インクつぼ, インクびん
nederlande:
inktpot
pole:
kałamarz
portugale:
tinteiro
ruse:
чернильница
slovake:
kalamár
ukraine:
чорнильниця

presinko

Farbo aŭ inko uzata en presado: en la dinastio Sui (581–618 de nia erao) […] oni inventis la kliŝan presadon, t.e. unue gravuri ideogramojn aŭ bildojn sur lignan tabulon laŭ difinita normo, poste tegi sur ĝin la presinkon, kaj fine presis paĝojn unu post alia [8].
8. Kvar famaj inventaĵoj, Ĉina Radio Internacia
angle:
printing ink
beloruse:
друкарская фарба
ĉeĥe:
tiskařská barva
ĉine:
油墨 [yóumò], 黑墨 [hēimò], 印刷彩色油墨 [yìnshuàcǎisèyóumò], 印刷油墨 [yìnshuàyóumò], 墨色 [mòsè], 打印墨水 [dǎyìnmòshuǐ]
germane:
Druckerschwärze, Druckfarbe
hungare:
nyomdafesték
indonezie:
tinta cetak
japane:
印刷インキ [いんさつインキ]
pole:
tusz, farba drukarska
portugale:
tinta (de impressão)
ruse:
типографская краска
slovake:
tlačiarska farba

ĉina inko, ĥina inkoZ (arkaismo)

Tuĉo: desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko [9].
angle:
carbon ink, Chinese ink
beloruse:
кітайскі атрамант, туш
ĉine:
墨汁 [mòzhī]
france:
encre de Chine
germane:
Tusche
hispane:
Tinta china
hungare:
tus
indonezie:
tinta cina
japane:
[ぼく], 墨汁 [ぼくじゅう]
nederlande:
Oost-Indische inkt
pole:
tusz
portugale:
tinta nanquim
ruse:
тушь
ukraine:
туш

administraj notoj

pres~o: Mankas dua fontindiko.
ĉina ~o, ĥina ~oARK: Mankas verkindiko en fonto.