*horde/o

*hordeo

AGRBOT
Genro el familio poacoj (Hordeum), unujara greno kun longaj aristoj, kaj kies grajnoj estas uzataj por fari krudan panon, griosupon, por nutri bestojn aŭ por fabriki bieron: grenoj: tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio FK ; la lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, ĉar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burĝonojn [1]; ŝi kolektadis sur la kampo ĝis la vespero, kaj ŝi draŝis tion, kion ŝi kolektis, kaj tio estis ĉirkaŭ efo da hordeo [2]; li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj [3]; sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno [4]; la fenicia proverbo diras: pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto [5]; belgaj alt-fermentadaj bierspecoj kun ĉirkaŭ 5 alkoholgradoj, leĝere lupolizita kaj farita el helkoloraj maltoj de apudmaraj hordeoj [6]; la bavara duko Vilhelmo la 4a, […] dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon [7].

hordeo (Hordeum vulgare)
CC BY-SA 3.0  [8]
angle:
barley
beloruse:
ячмень
bretone:
heiz
bulgare:
ечемик
ĉeĥe:
ječmen
ĉine:
大麥 [dàmài], 牟 [móu], 麰 [móu]
france:
orge
germane:
Gerste
greke:
κριθάρι
hispane:
cebada
hungare:
árpa
itale:
orzo
japane:
オオムギ
katalune:
ordi
latinece:
Hordeum
nederlande:
gerst
perse:
جو
pole:
jęczmień
portugale:
cevada
ruse:
ячмень
slovake:
jačmeň
svede:
korn (sädesslag)
tibete:
འབྲུ་
ukraine:
ячмінь

sablohordeo

Specio el familio poacoj (Leymus arenarius), uzata por protekti dunojn kontraŭ erozio.

sablohordeo (Leymus arenarius)
CC-BY-SA-3.0  [9]
angle:
sea lyme grass
beloruse:
каласьняк пяшчаны
ĉeĥe:
ječmenice písečná
dane:
Almindelig Marehalm, marehalm
germane:
Strandroggen
latinece:
Leymus arenarius
pole:
wydmuchrzyca piaskowa, wydmuchrzyca nadmorska (pot.)
slovake:
jačmenica piesočná

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
sablo~o: Mankas dua fontindiko.
sablo~o: Mankas verkindiko en fonto.