ekspert/o PV

eksperto

Fakulo kun elstara scio pri sia fako aŭ subfako; specialisto: ekspertoj atendas plialtiĝon de la ekonomia rezulto per 3,5 % [1]; Jac Maris pro siaj ceramikaĵoj estis fama glazureksperto [2]; laborgrupo de ekspertoj pri homoj de afrika deveno ĉe Unuiĝintaj Nacioj [3]; 1,2 milionoj da homoj mortas pro tabako-rilataj malsanoj ĉiujare […] diras sanitaraj ekspertoj [4]; tiaj kolektoj stimulis la pristudadon kaj ofte la posedanto petis la konsilon de ekspertoj[5]; mi estas eksperto pri nigra magio[6].
Rim.: Pro sia speciala scio, eksperto povas esti taskita kiel ekspertizisto: en sia 48-paĝa raporto la germana eksperto prof. Emil Josse, al kiu la juĝesploristo komisiis esplori la teknikan flankon de la evoluo de la incendio, konkludis, ke la konstruaĵo […] ne povas esti bruligita de nur unu homo per torĉo [7].
1. Monato, Evgeni Georgiev: Balkanio likvidas ekonomian malfruiĝon, 2003
2. Monato, Kees Ruig: Alise Medina ekspozicios en Nederlando, 2011
3. Monato, Gerrit Berveling: Ĉu rasisma? Neniel!, 2013
4. Monato, Alice Liu: Premio alfrontas premon, 2012
5. Johan Van Eenoo: La bruĝa Centuriae plantarum rariorum retrovita en Krakovo, Monato, jaro 1998a, numero 1a, p. 16a
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 1a, p. 14a
7. Monato, Dimitar Haĝiev: La tri turoj de MKC (6), 2007
beloruse:
экспэрт, адмысловец, спэцыяліст, знаўца
bulgare:
експерт, специалист
ĉeĥe:
odborník, specialista, znalec
ĉine:
专人 [zhuānrén], 专家 [zhuānjiā], 专业职员 [zhuānyèzhíyuán], 专门家 [zhuānménjiā], 高手 [gāoshǒu], 手 [shǒu], 行家 [hángjia], 专才 [zhuāncái], 能手 [néngshǒu]
france:
connaisseur, expert, spécialiste
germane:
Fachmann, Experte, Kenner der Materie, Spezialist
hispane:
experto
katalune:
expert, tècnic, especialista
pole:
ekspert, specjalista, biegły, znawca, rzeczoznawca, fachowiec
portugale:
expert
ruse:
эксперт, знаток, специалист
slovake:
odborník, znalec
ukraine:
експерт, знавець, фахівець

administraj notoj