ĝentleman/o PV , ĝentelmen/o
ĝentlemano, ĝentelmeno
-
Viro rimarkinda pro sia delikata ĝentileco kaj elegantaj
manieroj:
Ruyer estis perfekta ĝentlemano, neniam li estis
eĉ iom malĝentila
[1];
Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan, malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj
altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo
[2];
mi akceptas vian provokon kiel ĝentelmeno
[3];
jes, ĝentlemanoj, tion la Mademoiselly diris al mi, […] „ne estu
plezurfuŝanto, estu kavaliro, ne lasu sola delikatan junan damon je noktomezo“
[4];
la leĝaro pri procesoj kaj punoj iom similis la ĝentlemanajn regulojn por ludi
anglan kriketon
[5];
laŭ enketo […] ni britoj publike pli ĝentile, pli ĝentlemane, kondutas
ol multaj aliaj nacianoj
[6].
ĝentilhomo, galantulo, kavaliro1, noblulo
1.
E. de Zilah: Vivi sur barko, 1994
2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 24a (Tiel estas en la originala eldono de 1909; en postaj eldonoj misredaktita al „ĝentilhomo“).
4. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 2
5. Monato, Garbhan Macaoidh: Leĝoj landon prosperigas, 2004
6. Monato, Paul Gubbins: Grincantaj genuoj ... kaj ĝentileco, 2011

- angle:
- gentleman
- beloruse:
- джэнтльмэн
- ĉine:
- 叟 [sǒu]
- france:
- honnête homme (homme de bonne éducation), gentleman (homme de bonne éducation)
- germane:
- Ehrenmann, Gentleman
- hispane:
- caballero
- hungare:
- úriember, gentleman
- itale:
- gentiluomo
- japane:
- 紳士 [しんし]
- nederlande:
- gentleman
- pole:
- dżentelmen
- portugale:
- cavalheiro, gentil-homem
- ruse:
- джентльмен
- ukraine:
- джентльмен
administraj notoj
pri
~o, ~o :
Mi aŭdacis modifi "homo" al "viro". Mi ne scias, ĉu oni parolas pri "~inoj", sed ĉiuokaze "~o" ne estas neŭtra. La sinonimeco kun "ĝentilhomo" ne estas absolute evidenta. PIV1 ne plu havas "ĝentilhomo" kaj rilatigas "~o" al la anglaj sociaj reguloj. [MB]