galant/a PV
galanta
- (pri viro, ties konduto) Plaĉema, rafinite ĝentila al virinoj kun la deziro akiri ilian favoron: la belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris, [fine] kun danda aplombo kaj dolĉe galanta tono li komencis […] alparolon [1]; oni komencis novan dancon, […] sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey [2]; paĉjo, vi diris al mi, ke viro devas ĉiam esti galanta kaj cedi sian seĝon al sinjorino [3]; li tre galante sin klinis salutante Margaritan [4]; la ĉefa malfacilaĵo por galantulo konsistigis banalaĵon por Eric [5]; roz-vendistoj [enfalas] eĉ en la mezo de galanta rendevuo, kiam konvenus pli granda diskreteco [6]. amindumema, flirtema2, ĝentila, kavalireca, koketa, tualetema
Rim.:
Ekzistas ankaŭ floro kun la nomo galanto.
1.
Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro III
2. Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Laboro finita – ripozo merita
4. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 22
5. Alberto García Fumero: Alfa ondo, Monato, 2000/08, p. 23
6. Monato, Roberto Pigro: Lasta spiro, lasta espero, 2012

- angle:
- gallant
- beloruse:
- галянтны, далікатны
- ĉeĥe:
- dvorný, galantní
- ĉine:
- 任侠 [rènxiá], 义夫 [yìfū], 矫矫 [jiǎojiǎo], 殷勤 [yīnqín], 厚道 [hòudao]
- france:
- galant, prévenant (auprès des femmes), empressé (auprès des femmes)
- germane:
- galant, zuvorkommend
- hispane:
- galante
- hungare:
- gáláns
- japane:
- 親切な [しんせつな]
- nederlande:
- voorkómend
- portugale:
- galante
- ruse:
- галантный, обходительный
- slovake:
- zdvorilý, úslužný
- ukraine:
- ґалантний, вишукано ввічливий, люб’язний