grosulariac/oj
               PIV2
                  
            
               grosulariacoj
               
                  
                     
                        
                        
                              Familio de arbedoj someraj
                              el la ordo de saksifragoparencaj
                              floroplantoj
                              (Grossulariaceae) kun:
                              folioj kruce alternaj, lobaj, sen kromfolioj;
                              tigoj foje kun elstaraĵoj pikaj, simplaj aŭ dividitaj;
                              malmulfloraj ĝis multfloraj grapoloj starantaj aŭ pendantaj;
                              floroj stelaj; 5 petaloj; sepaloj liberaj;
                              ovolujo malsupra; beroj foje pikaj aŭ haraj;
                              kun sola genro ribujo:
                              
                                 Ribo estas genro en la familio de Grosulariacoj
                                 [1].
                                 
                               
                     
                     
                   
                  
                     
                        - beloruse:
 
                        -  агрэставыя 
                        
 
                        - france:
 
                        -  grossulariacées 
                        
 
                        - germane:
 
                        -  Stachelbeergewächse 
                        
 
                        - latinece:
 
                        - Grossulariaceae 
 
                        - ukraine:
 
                        -  аґрусові