fuPIV1
fu
(ekkrio)
- Brua elspiro pro faciliĝo, malstreĉiĝo: fu! – ŝi diris, sidiĝante kaj malfacile spirante, kiel mi laciĝis! [1]; senpezigite, la viro elspiras: „Haaaa, fu!“ [2].
1.
Ivan G. Ŝirjaev: Sen
titolo, ĉapitro 10a
2. R. Cash: Vojaĝo en dezerton, Eventoj, 2000-09, numero 192a
2. R. Cash: Vojaĝo en dezerton, Eventoj, 2000-09, numero 192a
- beloruse:
- уф!
- france:
- ouf !
- katalune:
- uf!
- portugale:
- uf
fu fu
(sonimito)
- Sono de detenata ridado: maljunulino-oficiredzino entrafas, iafoje ĉambristino enmontriĝas tia... fu, fu, fu! [3].
3.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 1a
- beloruse:
- кхе-кхе! (прыдушаны сьмех)
- france:
- hou hou (rire étouffé)
- katalune:
- hi hi hi!
- portugale:
- hi hi (riso contido)