*17fizik/o

*fiziko

FIZSCI Scienco, kiu studas la movadon de la korpoj en la naturo kaj ties interagojn: en la jaro 1887 oni malfermis fakultaton de fiziko kaj natur-historio FK ; fiziko estas la nomo de la scienco [1]; medicino, matematiko, astronomio, fiziko kaj geografio multe profitis de la islamaj esploristoj [2].
angle:
physics
beloruse:
фізыка
bulgare:
физика
ĉeĥe:
fyzika
ĉine:
物理学 [wùlǐxué]
france:
physique (science)
germane:
Physik
hispane:
física (ciencia)
hungare:
fizika
indonezie:
fisika
japane:
物理学 [ぶつりがく]
katalune:
física
nederlande:
fysica, natuurkunde
perse:
فیزیک
pole:
fizyka
portugale:
física
ruse:
физика
slovake:
fyzika
svede:
fysik
ukraine:
фізика

fizika

1.
Rilata al fiziko: flui supren kontraŭus la leĝojn fizikajn [3]; la japana nobel-premiito pri fiziko S-ro Yukawa Hideki […] sonĝe ricevis respondon kaj inspiron pri fizika demando [4].
2.
Materia (kontraste al imagita, spirita): la fizika mondo; ĉiu lingvo priskribas la fizikan realecon laŭ sia unika maniero [5]. limigita fizika spaco en kunsidejoj [6]; eblos reuzi la paperon plurfoje, ĝis ĝi fizike difektiĝas [7].
3.
Korpa (kontraste al morala, psika): fizikaj bezonoj; la fizika kaj morala flankoj; la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale Marta ; unu el la verkistoj […] anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo Marta ; ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide VivZam ; al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala FK ; respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble [8]; fizika ŝvitlaboro [9]; fizikaj atakoj de aŭstroj kontraŭ ne-aŭstroj [10].
3. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
4. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
5. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
6. Monato, Marko Naoki Lins: Bruselo-Babelo: lingvo-kulturo en Eŭropa Unio
7. div.: Noticoj, Monato, 1993/10, p. 4
8. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
9. Monato, Josef Maria Ipfelkofer: Jubileo hontinda
10. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 6
angle:
physical
beloruse:
фізычны
bulgare:
физическо
ĉeĥe:
fyzický, fyzikální
ĉine:
体格 [tǐgé], 天生 [tiānshēng]
france:
physique (adj.)
germane:
1. physikalisch 2. physisch 3. physisch
hispane:
físico (adj.)
hungare:
fizikai
indonezie:
fisis
japane:
物理学の [ぶつりがくの], 物理的な [ぶつりてきな], 物質的な [ぶっしつてきな], 肉体的な [にくたいてきな]
katalune:
físic (adj.)
nederlande:
fysisch
perse:
1. فیزیکی 2. مادّی، جسمی
pole:
fizyczny
ruse:
физический
slovake:
somatický, telesný
svede:
fysisk
ukraine:
фізичний

*fizikisto

Persono, kiu profesie okupas sin pri fiziko: diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [11]; la angla fizikisto Charles Wheatstone realigis la unuan aparaton por imiti la duokulan vidmanieron [12]; fizikistoj fandas malgrandan kvanton da purega cezio, de kiu ioma kvanto vaporiĝas [13]; Merkel laŭprofesie estas fizikisto – aŭ ĉu ankaŭ ĉi-okaze ni devas skribi „fizikistino”? [14].
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
12. Gianfranco Cazzaro: La modo de fiksokuloj, Monato, 1995/01, p. 12
13. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
14. Stefan Maul: Kancelierino , Monato, 2006/01, p. 5
angle:
physicist
beloruse:
фізык
bulgare:
физик
ĉine:
物理学家 [wùlǐxuéjiā]
france:
physicien
germane:
Physiker
indonezie:
fisikawan
japane:
物理学者 [ぶつりがくしゃ]
katalune:
físic (subst.)
nederlande:
fysicus
pole:
fizyk
svede:
fysiker
ukraine:
фізик

astrofiziko

ASTFIZSCI Scienco, kiu studas la fizikajn ecojn de astroj kaj de la kosma medio: artikoloj pri moderna astrofiziko [15]; astrofiziko, unu el la plej junaj sciencoj, aperis en la dudeka jarcento [16].
15. Walter Klag: Astronomio por ĉiuj, Monato, 2000/12, p. 28
16. Amri Wandel: La moderna astrofiziko, Virtuala Biblioteko de AEKo, [vidita je 2006-01-24]
angle:
astrophysics
beloruse:
астрафізыка
bulgare:
астрофизика
ĉeĥe:
astrofyzika
ĉine:
天体物理学 [tiāntǐwùlǐxué]
france:
astrophysique
germane:
Astrophysik
hebree:
אסטרופיזיקה
hispane:
astrofísica
hungare:
asztrofizika, csillagászati fizika
indonezie:
astrofisika
japane:
天体物理学 [てんたいぶつりがく], 宇宙物理学 [うちゅうぶつりがく]
katalune:
astrofísica
nederlande:
astrofysica
perse:
اخترفیزیک
pole:
astrofizyka
ruse:
астрофизика
slovake:
astrofyzika
svede:
astrofysik
ukraine:
астрофізика

kernofiziko GVER , nuklea fiziko PIV1

FIZ Fako de fiziko studanta la ecojn de atomkernoj kaj la atomkernajn reakciojn: Tie direktate de Joliot kaj Curie ŝi kune kun Qian okupiĝis pri esplorado de kernofiziko [17]; La gaela posedas siajn proprajn terminojn por la elementoj, la kemiaĵoj, ... eĉ por nuklea fiziko [18].
17. Gu Mainan: La „Geedzoj Curie“ de Cinio, El Popola Ĉinio (revuo), №292 (1982:11), p. 32
18. Garvan Makaj: SkotlandoMonato
angle:
nuclear physics
beloruse:
ядзерная фізыка
ĉeĥe:
jaderná fyzika
ĉine:
核物理 [héwùlǐ], 原子核物理学 [yuánzǐhéwùlǐxué]
germane:
Kernphysik
japane:
原子核物理学 [げんしかくぶつりがく]
pole:
fizyka jądrowa
ruse:
ядерная физика

varmofiziko

FIZ
Branĉo de fiziko kiu studas la efikon de varm(eg)o: maldetale, varmofiziko konsistas el termodinamiko, statistika meĥaniko kaj kineta gasteorio.
angle:
thermal physics, thermophysical engineering
beloruse:
цеплафізыка
ĉeĥe:
termika
hispane:
física térmica
ruse:
теплофизика

administraj notoj

varmo~o: Mankas fontindiko.
varmo~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.